[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Alanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
mapo montranta la situon de Alanio (flave) ĉirkaŭ la jaro 650

Alanio estis mezepoka feŭdisma ŝtato de la alanoj (pra-osetoj)[1] kiu floris en la Norda Kaŭkazo, inkluzivigante la areojn de la pli posta Ĉerkesio kaj nuna Nord-Osetio-Alanio, sed ankaŭ pliajn ĉirkaŭajn areojn, de la 8-a aŭ 9-a jarcento ĝis detruo per la mongola invado en 1238-1239. Ĝia ĉefurbo estis Maghas, sed la urbo tiom komplete detruiĝis en 1238-1239 ke ne plu konatas ĝia ekzakta lokiĝo. Alanio kontrolis multe frekventatan komercan vojon, parto de la Silka Vojo, tra la Darial-trapasejo.

Alanio (helblue) inter la 10-a kaj 12-a jarcentoj

Referencoj