János Istók
Etoso
János Istók | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de junio 1873 en Baciu |
Morto | 22-an de februaro 1972 (98-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 11/1-1-346 |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | skulptisto artisto |
ISTÓK János [janoŝ iŝtok] hungara skulptisto. Li naskiĝis en Bácsfalu la 15-an de junio 1873 kaj mortis en Budapeŝto la 22-an de februaro 1972.
Biografio
János Istók komencis siajn artajn studojn en la loka lignoskulptista lernejo, sekve kontinuis en Munkeno en 1892 kaj finis en la majstrolernejo de Alajos Stróbl. Lia plej konata, grandefekta kaj granddimensia skulptaĵo Bem estis starigita en Placon Bem en 1934. Lian kolektan ekspozicion oni organizis en muzeo de Pesterzsébet en 1964.
Premioj, distingoj
- 1963: Meritartisto;
- 1970: Eminenta artisto
Individuaj ekspozicioj
- 1964 • Pesterzsébeti Múzeum, Budapest
Kreaĵoj en publikplacoj
- Kuŝanta hundo (Fekvő kutya), (ŝtono, Budapest, Vidám Park)
- Széchényi Ferenc (1902, Múzeumkert)
- Darnay Béla-portré (artefarita ŝtono, 1904, Városi Múzeum, Veszprém)
- Kossuth (busto, 1905, Várfalva)
- Ramasetter Vincze (bronz, márvány, 1907, Sümeg)
- Aleksandro Kisfaludy, Szegedi Róza-tombmonumento (reliefo) (bronzo, 1908, Sümeg)
- Bartha Miklós (1914, Városliget)
- Heroa memoraĵo (1925, Budapest, XVI. ker., Rákosfalva)
- monumento de 1-a mondmilito. kalkŝtono, 1927, Lovászpatona)
- Hetes huszárok emlékműve (1930, Budapest, Szervita tér)
- Brassai Sámuel (1930, Szeged, Dóm tér)
- monumento de 1-a mondmilito(1931, Budapest, XVI. ker.)
- Salamon Ferenc-memortabulo (Budapest, VII. ker.)
- Bem (1934, Budapest, II. ker., Bem tér)
- monumento de 1-a mondmilito (műkő, 1934, Ősi)
- Táncsics memortabulo (1948, Budapest, I. ker.) Csányi László (Zalaegerszeg)
- Szilágyi Dezső (Tarajka)
- Ghyczy Kálmán (Komárom)
Kreaĵoj en publikkolektoj
- Magyar Nemzeti Galéria, Budapest.