[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Siófok: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota aldono de: roa-rup:Siófok
YFdyh-bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.3) (robota aldono de: ms:Siófok
Linio 48: Linio 48:
[[li:Siófok]]
[[li:Siófok]]
[[lt:Šiofokas]]
[[lt:Šiofokas]]
[[ms:Siófok]]
[[nl:Siófok]]
[[nl:Siófok]]
[[pl:Siófok]]
[[pl:Siófok]]

Kiel registrite je 09:23, 2 feb. 2013

Siófok (ŝiOfok) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono Siófok, kies centro estas. Sió estas rivero kaj kanalo en la regiono, fok estas kabo.

Haveno de Siófok

Bazaj informoj

Geografio

Siófok situas sur ebenaĵo, sur suda bordo de Balatono, ĉe kluzo inter Balatono-Sió, laŭ ĉefvojo, fervojo kaj aŭtoŝoseo M7 Budapeŝto-Nagykanizsa. La urbo nomiĝas ĉefurbo de Balatono kaj grava haveno de Balatono, laŭokaze ankaŭ Sió estas navigebla.

Historio

Pli frue romianoj loĝis tie. La urbo menciiĝas unuafoje en la fondletero de la Tihany-a Abatejo 1055. La turkoj tenis la komunumon inter 1552-1688, dume la haveno iĝis milithaveno. En 1693 ligna, en 1736 ŝtona preĝejo omaĝe al Virgulina Maria konstruiĝis. Ekde 1810 Siófok estis diliĝencostacio inter Transilvanio-Adriatiko, en 1846 komenciĝis la vaporŝipado en la lago. En 1861 la fervojo, en 1865 la kluzo ekfunkciis, akvonivelo de la lago stabiliĝis. Tio ebligis konstruojn de feridomoj ĉe la bordo. En la sama jaro Siófok iĝis grandvilaĝo, en 1950 distriktejo, en 1968 urbo, dume najbaraj komunumoj, ripozejoj Balatonszabadi, Balatonszéplak, Balatonkiliti kaj Sóstó aliĝis al Siófok.

En Balatonkiliti radiostacio funkcias. Somere pli ol 100 mil da somerumantoj troviĝas en la urbo.

Muzika pavilono

Muzeoj, ekspozicioj

  • Sud-Balatona Kultura Centro (Placo Fő Nr. 2.)
  • Akvomastruma Muzeo
  • muzeo Kálmán Imre
  • Mineralmuzeo
  • Galerio Jordán
  • Galerio Szilfa
  • Levi Artejo-Galerio

Famuloj