Sigfrido la drakmortiginto
Sigfrido la drakmortiginto | |
---|---|
homo eble fikcia • legenda figuro | |
Verko | Die Nibelungen La ringo de la Nibelungoj Dark Kingdom: The Dragon King La Kanto de la Nibelungoj Sigfrido |
Informoj | |
Eble sama | Hektoro |
Sekso | vira |
Posedaĵo | Gram, Hrotti, Balmung |
Mortigita de | Hagen |
Okupo | esploristo • aventuristo • drakmortiginto |
Patro | Sigismondo |
Patrino | Hjördís |
Edzo/Edzino | Brunhilda • Krimhilda |
Infanoj | Aslaug • Svanhildr |
Sigfrido la drakmortiginto (germane Siegfried der Drachentöter) estas heroo de la nord-ĝermana mitologio, konata pro sia heroo ago de mortigo de la malica drako Fafnir.
En la unua parto de la mezaltgermana Kanto de la Nibelungoj Sigfrido estas unu de la gravaj rolantoj (apud Krimhilda, Brunhilda, Guntero kaj Hageno). Sigfrido devenas de Xanten ĉe la malsupra Rejno kaj estas filo de la reĝo Sigmundo kaj ties edzino Siglinde.
La nordiaj sagaoj pri Sigfrido estas signife pli malnovaj ol la Kanto de la Nibelungoj kaj dum la ekesto de tiu kanto ĉirkaŭ 1200 ili jam estis disvastiĝintaj en la tuta meza kaj norda Eŭropo.
Richard Wagner prilaboris la mitologian legendon en sia ampleksa kvar-opera ciklo La Ringo de la Nibelungo, kies tria opero rekte titoliĝas "Siegfried" laŭ la heroo.