[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Viena Prater: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 17: Linio 17:


==Liliputbahn==
==Liliputbahn==
[[File:Вена Лилипутбан.JPG|thumb|Trajno de ''Liliputbahn'' kun vapora lokomotivo]]
[[File:Wien 02 Liliputbahn 06 Strecke e.jpg|thumb|Trajno de ''Liliputbahn'' kun vapora lokomotivo]]
''Liliputbahn'' estas etŝpura (381 mm) parka fervojo tra la nordokcidenta parto de Prater, trafikanta de marto ĝis oktobro. Dum semajnfinoj, festotagoj kaj aliaj specialaj tagoj, trafikas tie ankoraŭ vaporaj lokomotivoj, alie ĝi uzas dizellokomotivojn.
''Liliputbahn'' estas etŝpura (381 mm) parka fervojo tra la nordokcidenta parto de Prater, trafikanta de marto ĝis oktobro. Dum semajnfinoj, festotagoj kaj aliaj specialaj tagoj, trafikas tie ankoraŭ vaporaj lokomotivoj, alie ĝi uzas dizellokomotivojn.



Kiel registrite je 20:35, 15 jun. 2014

Prater estas naturparko en la regiono inter la rivero Danubo kaj la Danuba Kanalo, en Leopoldstadt, la 2a urbodistrikto de Vieno.

Volksprater

Rigardo al Volksprater el la Riesenrad

La nordokcidenta parto de Prater estas amuza parko, ĝi nomiĝas Volksprater (Popola Prater) aŭ Wurstelprater (Arlekena Prater). La simboloj de Wurstelprater estas la "Calafati", kiu estis iam figuro en karuselo "Zum Calafati" laŭ la iluziisto, karusel- kaj gastejo-posedanto Basilio CALAFATI kaj la Watschenman ("Vangfrapulo": artefarita viro kiun oni povas vangfrapi). Plej videbla estas Wiener Riesenrad (Viena Radego), kiu estas spektoradego kaj unu el la vidindaĵoj de Vieno.

Grüner Prater

Heustadlwasser en la Verda Prater

La reston de Prater oni kutimas nomi Grüner Prater (Verda Prater). Ĝi estas tre natur-aspekta parko.

Hauptallee

Hauptallee

Hauptallee (ĉefaleo) estas la plej grava strato tra Prater. Hodiaŭ ĝi estas tute senaŭta kaj uzata ĉefe de biciklantoj, ĉevalrajdantoj kaj kurantoj.

Ĝi komenciĝas ĉe la granda trafikcirklo Praterstern (Praterstern), sur kiu troviĝas interalie la monumento de la i. kaj r. admiralo Tegetthoff (ferokonstruaĵo el la jaro 1897) kaj kiu estas grava trafika nodo de Vieno (kun du metroaj linioj, pluraj tram- kaj buslinioj kaj regiona trajntrafiko). Ĝi poste kondukas tutrekte preter la Volksprater kaj tra la Verda Prater ĝis la Lusthaus (plezurdomo), kie ĝi finiĝas.

Liliputbahn

Trajno de Liliputbahn kun vapora lokomotivo

Liliputbahn estas etŝpura (381 mm) parka fervojo tra la nordokcidenta parto de Prater, trafikanta de marto ĝis oktobro. Dum semajnfinoj, festotagoj kaj aliaj specialaj tagoj, trafikas tie ankoraŭ vaporaj lokomotivoj, alie ĝi uzas dizellokomotivojn.

La komenco de la fervojo (Prater Hauptbahnhof, "ĉefstacio") troviĝas proksime al la Riesenrad, en Volksprater. Poste la trajnoj pluiras laŭ la limo de Volksprater kaj baldaŭ atingas la haltejon Schweizerhaus-Luftburg, ĉe la restoracio Schweizerhaus. Tiu haltejo estis malfermita nur en 2011, kaj tie haltas trajnoj nur en la sudorienta direkto (do for de Volksprater.

Iom post tiu haltejo estas la haltejo Rotunde, proksime de kie finiĝas la tramlinio 1. Ekde tie ĉi, la Liliputbahn trafikas paralele al la Hauptallee tra la arbaro de la verda Prater, ĝis ĝi atingas la finan haltejon Stadion (stadiono). Proksime de tiu ĉi haltejo troviĝas la plej granda piedpilka stadiono de Vieno, la Ernst-Happel-StadionPraterstadion. Tiu ĉi fina haltejo ne estu konfuzata kun la metrohaltejo Stadion, kiu troviĝas pli ol duonan kilometron fore.

La sama entrepreno, kiu funkciigas Liliputbahn, funkciigas ankaŭ Donauparkbahn en la Danuba Parko.