[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 142: Linio 142:
::Miaj kontoj en diverslingvaj vikipedioj ne estis unuigitaj; do mi dubas, ke tio helpos.
::Miaj kontoj en diverslingvaj vikipedioj ne estis unuigitaj; do mi dubas, ke tio helpos.
:::Pardonon sed mi, ordinara uzanto, ne estus helpema, se tio ne funkcius: ensaluti en la rusa vikipedio, kie ŝajnas esti via ĉefa konto (laŭ viaj "ĝeneralaj kontribuoj") kaj unuigi viajn kontojn sekvante [[m:Help:Unified_login/ru#Как объединить свои учётные записи?]] (Esperanto ne estas preta).--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 06:01, 12 Jun. 2014 (UTC)
:::Pardonon sed mi, ordinara uzanto, ne estus helpema, se tio ne funkcius: ensaluti en la rusa vikipedio, kie ŝajnas esti via ĉefa konto (laŭ viaj "ĝeneralaj kontribuoj") kaj unuigi viajn kontojn sekvante [[m:Help:Unified_login/ru#Как объединить свои учётные записи?]] (Esperanto ne estas preta).--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 06:01, 12 Jun. 2014 (UTC)
::::Mevo pravas, [https://tools.wmflabs.org/quentinv57-tools/tools/sulinfo.php?username=Mevo liaj kontoj ne estas unuigitaj]. Mevo, tio ne povas funkcii, ĉar vi aŭ ne donis retpoŝtadreson en via profilo, aŭ ne konfirmis ĝin: ne funkcias sendi retpoŝton al vi per [[Specialaĵo:Retpoŝti uzanton/Mevo]], oni ricevas la mesaĝon, ke vi ne donis validan retpoŝtan adreson. Do estas neniu adreso, al kiu eblus sendi tiujn informojn. Se vi ne memoras la pasvorton, mi bedaŭras, ke via sola realisma eblo estas krei novan konton. [[Uzanto:darkweasel94|darkweasel]]<span style="font-size:75%;">[[Uzanto-Diskuto:darkweasel94|94]]</span> 07:09, 12 Jun. 2014 (UTC)

Kiel registrite je 07:10, 12 jun. 2014


Lingvejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri teknikaj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. ŝablonoj, ŝablona projekto, nova versio de la Vikia programaro, problemoj de apartaj foliumiloj, individuaj formatoj kaj skriptoj, programistaj temoj, ktp.

Se vi havas problemon pri ŝablono, vi povas rekte demandi en la diskutejo de la ŝablona projekto.

Teknikejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Ŝablonoj "por", "kontraŭ", "komento"

Unu teĥnika afero, kiu min jam delonge ĝenas tie ĉi, estas niaj ŝablonoj {{por}}, {{kontraŭ}}, {{komento}} kaj eble aliaj.

La unuaj du aŭtomate metas sin en nombran liston, dum la tria nur deŝovas sin. En ejoj kiel VP:FA, kie ĉiuj estas uzataj mikse, la diskutoj aspektas tial parte iom ĥaosaj. Krome, ne estas intuicie, ke por respondi al poro aŭ kontraŭo, oni devas deŝovi trifoje (:::), kaj por respondi al komento, oni devas deŝovi dufoje (::). Simple ne estas bona kialo, ke la ŝablonoj tion faru - en aliaj vikioj, kie mi partoprenas/-is, ili tion ne faras kaj uzantoj sukcesas mem deŝovi aŭ meti en nombran liston siajn komentojn, laŭ la bezonoj.

La solvo estas malpli simpla ol la problemo: se oni simple ŝanĝus ilin nun, tio fuŝus la ekzistantajn uzojn. Mi tial proponas la plej bonan solvon, pri kiu mi povas pensi: ni kreu novajn ŝablonojn Ŝablono:Npor, Ŝablono:Nkontraŭ kaj Ŝablono:Nkontraŭ (kie "n" signifas "nova"), kiuj funkcias tiel, kiel ili funkciu, kaj ekuzu iom post iom nur tiujn. Kiam ili ne plu estos kutime uzataj, roboto povos ŝanĝi la ekzistantajn {{por}} al #{{npor}}, {{kontraŭ}} al #{{nkontraŭ}} kaj : {{Komento}} al :{{nkomento}}. Tiam ni povos denove alinomigi la novajn ŝablonojn al la malnovaj nomoj.

Kion pensas vi? darkweasel94 22:56, 9 Aŭg. 2013 (UTC)

Komento Komento: Ĉu Ŝablono:Npor kaj Ŝablono:Nkontraŭ montrus nombron, kaj {{por}} kaj {{kontraŭ}} perdus la nombron? Se jes, mi konsentus ĉar multaj alilingvaj projektoj uzas la ŝablonojn kiel {{por}} sen nombroj.[1] Samtempe, kiam Ŝablono:Npor ("n" signifas "nava" kaj "nombra") estus kreita, miaopinie ni necesus poluradon de tiaj ŝablonoj kun la nova ŝablono, esperanta versio de "Template:Tick", aŭ aranĝon de {{umita!}} kaj {{bone!}}.[2]--Salatonbv (diskuto) 23:56, 9 Aŭg. 2013 (UTC)
La novaj ŝablonoj, kiujn mi proponas, nek montrus nombron nek deŝovus sin. La problemo pri la inversa solvo estas, ke ni tiel perdus kongruecon kun la nuna solvo, kaj ĥaosigus la ĝisnunajn uzojn. darkweasel94 00:19, 10 Aŭg. 2013 (UTC)
Komento Komento: Ankaŭ al mi tre ĝenis la ĥaosecon, kiun la ŝablonoj kreas. Mi subtenas la proponon. PaulP@diskkont 07:27, 10 Aŭg. 2013 (UTC)
Komento Komento: Ankaŭ al mi malplaĉas nuntempa situacio. Mi pensas pri pli simpla solvo - robota anstataŭigo. Simple ni ŝanĝu la ŝablonojn kaj poste anstataŭ "{{Por}}" estu "# {{Por}}" (iom pli malsimple, sed la koncepton vi certe kaptas...). Tio estas simpla laboro por maksimume unu horon kaj mi ĝin povos fari post du semajnoj. --KuboF (diskuto) 23:32, 11 Aŭg. 2013 (UTC)
Se eblas tiel simple, sen kaŭzi problemojn ekz. pri homoj, kiuj dum la anstataŭigo enmetas novajn tiajn ŝablonojn, tiam jes, bonvolu fari tion! :) darkweasel94 07:56, 15 Aŭg. 2013 (UTC)

Nuntempa evoluo

Jam estis ŝanĝita {{Sindetena}} al sennumeriga formo. Nun oni do devas skribi:

# {{Sindetena}} --~~~~

Ankoraŭ restas {{Por}}, {{Kontraŭ}} kaj {{Komento}}. Sed tiujn prefere ŝanĝu roboto kun administraj rajtoj, ĉar ili estas ankaŭ en protektitaj paĝoj - mi jam petis Marcoson por fari tion. --KuboF (diskuto) 13:03, 19 Jan. 2014 (UTC)


  La ŝablonoj ({{Por}}, {{Kontraŭ}}, {{Detenas}}, {{Komento}}) ĵus estis ŝanĝitaj - bonvolu aldoni # respektive : antaŭ la ŝablonon por listigi / deŝovi ĝin. Se vi scias pri aliaj similaj ŝablonoj indaj je ŝanĝo, sciigu min. --KuboF (diskuto) 15:53, 6 Maj. 2014 (UTC)

✅--Salatonbv (diskuto) 23:00, 6 Maj. 2014 (UTC)

Peto pri korektado de la historio de artikolo

Kunig-procezo

Mi ne havas rajton reĝustigi aŭ teknike korekti malnovan historion, do mi petas al administranto kontroli la procezon de kunigo diskutata en Diskuto:OkSEJT#Pri la kunigo kaj historio kaj se estas kopirajta problemo tie, bonvolu korekti ĝin.--Salatonbv (diskuto) 01:25, 7 Jan. 2014 (UTC)

Alinomig-procezo

Eĉ se supran aferon estus iom malfacile trakti, jen estas klare problema procezo foriginta historion per kopi-algluo. Diskuto:Denso.--Salatonbv (diskuto) 22:08, 10 Jan. 2014 (UTC)

✔ Farite Dankon pro observado kaj prizorgado! --KuboF (diskuto) 23:31, 10 Jan. 2014 (UTC)

Wikidata

Por la (urb)estro mis uzas property:p6 ekzemple por BeauneGrenoblo sed ne funkcias por Tourcoing. Ĉu iu komprenas kial ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 15:00, 2 Apr. 2014 (UTC)

@Pino: Sur la Vikidatuma paĝo pri la urbestro, nomo d:Q3123610, mankis la esperanta priskribo, kiun mi ĵus aldonis. La ligilo al la esperanta artikolo jam estis tie. Krome mi metis ligilon al Tourcoing, tiel ke nun ĉio funkcias. :-)
En kiu lingvo vi vidas la interfacon de Vikidatumoj? --Tlustulimu (diskuto) 15:15, 2 Apr. 2014 (UTC)
Mi vidas la interfacon de Vikidatumo en Esperanto. Do la etikedo mankis, multe dankon Tlustulimu! --pino (diskuto) 15:36, 2 Apr. 2014 (UTC)

Nova tiparo en Vikipedio

Mi bedaŭras ke estas nova tiparo en Vikipedio. Ĉu oni povas refari malnovan tiparon? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:20, 3 Apr. 2014 (UTC)

Tio ŝajnas esti komuna trajto al ĉiulingvaj Vikipedioj. --Dominik (diskuto) 20:27, 3 Apr. 2014 (UTC)
Jes, mi scias. Tre bedaure. Sed eble estos aldonaĵo (en "mia preferoj") "refari malnovan tiparon"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:34, 3 Apr. 2014 (UTC)
@Marek Mazurkiewicz kaj Dominik:. Mi ĵus vidis vector.css de angla uzanto (en:User:Kephir/vector.css), kiu ŝanĝas ion. Sed mi ne testis la efikon. --Tlustulimu (diskuto) 21:01, 3 Apr. 2014 (UTC)
Dankon. Mi uzis https://www.mediawiki.org/w/index.php?title=User:Cathfolant/typographyrefreshoverride.css&oldid=945892 Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:54, 3 Apr. 2014 (UTC)
Mi ĵus kreis novan aldonaĵon (angle gadget) laŭ la germana vikipedio. Ĝi nomiĝas VectorClassic kaj jam estas uzebla en la paĝo de aldonaĵoj. Ĝi grandparte malfaras la refreŝigon de la tipografio de Vector, de la 3-a de aprilo. --Tlustulimu (diskuto) 15:24, 4 Apr. 2014 (UTC)
Dankon. Mi uzis VectorClassic. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:15, 4 Apr. 2014 (UTC)

Nova speciala paĝo

Saluton. Mi ĵus vidis, ke ekde hieraŭ ekzistas nova specia paĝo: Specialaĵo:TrackingCategories. Kial ĝiaj tekstoj ne estas tradukitaj? Ĉu eble la kutimaj uzantoj sur la traduka vikio subite fariĝis neaktivaj? --Tlustulimu (diskuto) 11:42, 11 Apr. 2014 (UTC)

Iu iama tradukisto estas enkarcerigita, alia subite akiris tro multajn postenojn por regule aktivi kaj aliaj aktivas nur kun longetaj paŭzoj. Ĉiuokaze, ĉiu estas bonvena helpi pri tradukado (okaze de intereso mi povas helpi). --KuboF (diskuto) 19:37, 16 Apr. 2014 (UTC)

Ekzistas samtemte du ŝablonoj por unu afero. Mi proponas elekti unu kaj forigi alian.--RG72 (diskuto) 06:05, 13 Apr. 2014 (UTC)

Saluton, RG72. Mi pensas, ke {{Informkesto etnaj grupoj}} estas la preferinda ŝablono. Ĝi estas ja pli taŭge kreita, pli ofte uzata kaj jam enhavas Lua-modulon. Krome ĝi havas intervikiojn per Vikidatumoj.
Mi ĵus markis {{Informkesto popolo}} kiel evitinda. Mi emus eĉ eligi ĝin el la tre malmultaj artikoloj kaj poste forigi ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 11:28, 13 Apr. 2014 (UTC)
Bone, mi konsentas. Dankon!--RG72 (diskuto) 15:03, 14 Apr. 2014 (UTC)

Alidirektilo de kruc-nomspaco

Kio estas la normo por alidirektilaj paĝoj de kruc-nomspacoj ekzemple el "ĉefa" al "vikipedia"?

Jen estas permesitaj alidirektiloj en kaj angla kaj esperanta vikipedioj.

Jen estas nepermesitaj (forigitaj) alidirektiloj.

Miaopinie VarmaKato, ekzemple, estu aprobata kiel alidirektila paĝo al vikipedia nomspaco, ĉar la vorto "VarmaKato" estas nur uzata en Vikipedio kaj ne ekzistas en la reala mondo. Ankaŭ tia alidirekto estus utila por iu, kiu ne konas la vorton "VarmaKato" en Esperantio. Tamen, kruc-nomspaca alidirekto ne nepre estu konsenta. Mi kontraŭas al jenajn ekzemplojn el ĉefa nomspaco al uzanta. Oni forigu:

--Salatonbv (diskuto) 05:37, 15 Apr. 2014 (UTC)

Tiujn "permesitajn" alidirektilojn mi nomus "ankoraŭ ne forigitaj". Ja ekzistas regulo pri tujforigado R2 Alidirektilo de la artikola nomspaco al alia nomspaco. Tamen, post via atentigo ili fariĝas forigotaj por mi. Estas kutimo uzadi mallongigojn por tiaj alidirektiloj, ekz. VP:VKVikipedio:VarmaKato, do mi persone ne konsentas pri laso de VarmaKato.
Uzadon de la lastaj alidirektiloj mi eventuale ŝanĝos per roboto kaj forigos la paĝojn. Tamen, Specialaĵo:Kio_ligas_ĉi_tien?/Privata_biblioteko_de_P.Fiŝo taŭgas por trovi aferojn eble prilaborotajn, kiel eventuale kopirajte problemajn librokovrilojn kaj "situo de libro" en artikoloj. --KuboF (diskuto) 17:58, 16 Apr. 2014 (UTC)
Kelkaj paĝojn mi ĵus forigis (kaj robote korektis uzadon), mi lasis Vikipediisto (inda al refaro al artikolo pro Vikipedia komunumo) kaj Privata biblioteko de P.Fiŝo (inda je permana forigo dum polurado de diversaj artikoloj). --KuboF (diskuto) 16:05, 23 Apr. 2014 (UTC)
@KuboF: Se Vikipediisto estus inda al refaro al artikolo pro Vikipedia komunumo, kial ne VarmaKato? Mi pensas, ke tio estas la kialo kial la angla kaj kelkaj aliaj vikipedioj rezervas tian alidirekton de VarmaKato. Uzanto:P.Fiŝo/Biblioteka katalogo nun estas metita la ŝablono {{forigu tuj}}. Mi ne estas certa se la uzantopaĝo mem estas "evidenta reklamo" aŭ ne. Tamen, mi fortege kontraŭas postlasi la alidirekton Privata biblioteko de P.Fiŝo -- el ĉefa nomspaco al uzantopaĝo. --Salatonbv (diskuto) 00:52, 8 Maj. 2014 (UTC)
@Salatonbv: Mi faris mistajpojn en la antaŭa mesaĝo - devis esti "mi lasis Vikipediisto (inda al refaro al artikolo pri Vikipedia komunumo)" (vidu d:Q876040). Artikolo pri VarmaKato ŝajne estus klarege ne menciinda ;) Krome, angla Vikpedio ĝin rezervis (parte?) pro granda (?) ligado al la alidirektilo de eksteraj fontoj (vidu diskuton pri forigo). Rilate al Privata_biblioteko_de_P.Fiŝo mi volis diri, ke ĝi (portempe) utilas por trovi strangajn uzojn en artikoloj (ekz. "situo de libro", similan okazon pri "Situo de libro: Esperanta domo en (ie en okcidenta Eŭropo)" ni same forigis de artikoloj). Tial mi pensas, ke de artikoloj indas la ligilon forigi permane kaj kontroli, ĉu ne estas aliaj strangaĵoj en la artikolo (krome, ĉe multaj tiaj libroj eblas diskuti pri menciindeco). De dosieraj priskribaj paĝoj mi povas robote ŝanĝi la ligilon al la uzanto-paĝo (se ne estas pli bona propono).
Krome, mi dume ŝanĝas malnovajn alidirektilojn de artikola nomspaco al uzanto-paĝo, kiuj estis en komenco de Vikipedio uzataj en subskriboj. --KuboF (diskuto) 10:12, 8 Maj. 2014 (UTC)

Markiga skripto por la fontoteksto

Saluton. Mi hazarde trovis skripton, kiu markigas la fontotekston de artikoloj: mw:User:Remember_the_dot/Syntax_highlighter. Ĉu mi kreu el ĝi aldonaĵon? Nuntempe la necesa kodo troviĝas je la fino de mia vector.js. --Tlustulimu (diskuto) 20:37, 18 Apr. 2014 (UTC)

Ŝablonoj pri muzeo

Nun ekzistas du ŝablonoj pri muzeo: Ŝablono:Informkesto Muzeo kaj ŝablono Geokesto. Ne estas senco uzi samtempe du ŝablonojn. Krome, en Ŝablono:Informkesto Muzeo erare montriĝas parametro nomo.--Dima41 (diskuto) 14:05, 7 Maj. 2014 (UTC)

@Dima41: Dankon pro via atentigo. Mi ĵus korektis la ŝablonon {{Informkesto Muzeo}}. Kun la antaŭa kodigo la parametro nomo eĉ en la dokumentado ne ĝuste funkciis. - La du ŝablonoj ja ne estu samtempe uzataj en la sama artikolo. Oni povas elekti, kion oni aldonas. Mi preferas la pli mallongan kaj malpli kompleksan ŝablonon, kiun mi ja ĵus korektis. --Tlustulimu (diskuto) 16:12, 7 Maj. 2014 (UTC)
Kaj ankaŭ eblas redakti Ŝ:Informkesto Muzeo tiel, ke ĝi interne laboru per Ŝ:Geokesto. Du trafoj per unu pafo! ;) --KuboF (diskuto) 17:38, 7 Maj. 2014 (UTC)

Alilingvaj ligiloj

Saluton. Mi ne kapablas vidi la alilingvajn ligilojn de la hodiaŭaj artikoloj Lakuno (filologio) kaj Imperia senpereco, kvankam ili estas metitaj en Vikimedio kaj artikoloj kiuj havis siajn ligilojn metitaj poste ja aperigas ilin. La korespondaj artikoloj estas ekzemple en la germanaj kaj , en kies listo de lingvoj ankaŭ ne aperas Esperanto. Kiam mi klopodis meti la ligilon oni respondis al mi, ke jam estas farita kaj prave Esperanto aperas en la koncerna loko en Vikimedio. Povus esti problemo de mia komputilo, servilo ktp. Aŭ ne...--kani (diskuto) 21:47, 8 Maj. 2014 (UTC)

Ŝajne estis problemo pri servilo (tiel nomata kaŝmemoro). Mi rekomendas en viaj preferoj ŝalti la aldonaĵon "Purge" kaj en tiaj okazoj ĝin uzi. Mi jam faris tion kaj la paĝoj funkcias (por ĉiuj). --KuboF (diskuto) 22:13, 8 Maj. 2014 (UTC)
Mi iris al Miaj preferoj kaj tie mi vidis nenioman aldonaĵon "Purge"; la problemo pluas ĉe mi. Ĉu estas iu simpla solvo por mallertuloj? Mi ne scias eĉ kio estas la URL-linio kaj premi klavon <enter> por malplenigi kaŝmemoron.--kani (diskuto) 18:20, 9 Maj. 2014 (UTC)
@Kani: kion mi nomas url-linio estas ekzemple: http://eo.wikipedia.org/wiki/Lakuno_(filologio) - mi aldonas: ?action=purge - kaj la adreso fariĝas: http://eo.wikipedia.org/wiki/Lakuno_(filologio)?action=purge - tiam mi premas la klavon <ENTRAR> de mia klavaro, kaj tio malplenigas la kaŝ-memoron de la paĝo, alivorte mi repentras la paĝon de mia retumilo. Se okazis ŝanĝoj inter mia unua afiŝado kaj la malplenigo de kaŝ-memoro, la paĝo montras modifitan enhavon. Pardonu mian ĵargonon. --Dominik (diskuto) 18:43, 9 Maj. 2014 (UTC)
Jes, tio funkcias, dankon, la mallertulo.--kani (diskuto) 19:11, 9 Maj. 2014 (UTC)
Ankaŭ eblas aldoni ?action=purge al la URL-linio kaj premi klavon <enter> por malplenigi kaŝmemoron. Alilingvaj vikioj petas konfirmon ĉu oni volas fari tion. Oni nepre konfirmu. Mi faras tion ĉiutage kaj tio perfekte funkcias. --Dominik (diskuto) 02:54, 9 Maj. 2014 (UTC)
@Dominik: Ankaŭ nia Vikipedio postulas konfirmon, ĉu oni tion volas fari, se oni ne estas ensalutinta. Ensalutintoj rajtas fari purge sen demando. --KuboF (diskuto) 13:27, 9 Maj. 2014 (UTC)

kiel kunigi diskutpaĝojn?

Mi hazarde trovis la malnovan diskutopaĝon "Diskuto:-I-". Miaopinie, tio reestu ie alie eksemple kiel sekcio de "Diskuto:-i-". Tamen, mi ne rajtas kunigi la historiojn de kelkaj diskutopaĝoj. Kiel administranto povus trakti ilin?--Salatonbv (diskuto) 04:11, 20 Maj. 2014 (UTC)

Ĉar neniu povus respondi al ĉi tiu malfacila demando, mi ĵus ŝovis la diskuton per kopi-algluo. Bonvolu administranto almenaŭ forigi la diskuton Diskuto:-I- pro VP:Ĝ8.--Salatonbv (diskuto) 07:38, 5 Jun. 2014 (UTC)
Tamen, laŭ Helpo:Arkivigi oni ne kopi-aklugui ion por eviti la malrespekton de GFDL. Se administranto rajtas alinomi, nome ŝanĝi Diskuto:-I- al "[[Diskuto:-i-#ŝovo el Diskuto:-I-]]", mi estus ĝoja ke malfaru mian redakton.--Salatonbv (diskuto) 07:48, 5 Jun. 2014 (UTC)
La "Diskuto:-I-" estas forigita kaj mia opinio pri ĝusteco estas en Helpo-Diskuto:Arkivigi. --KuboF (diskuto) 15:51, 5 Jun. 2014 (UTC)
Dankon! Dankon!--Salatonbv (diskuto) 19:37, 5 Jun. 2014 (UTC)

Saluton. Mi lastatempe klopodas kontribui al plialtigo de tiuj artikoloj. Mi trafis stranĝajon. Nome ĉe [[Kategorio:Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 10 kB]] inter milo da gravaj artikoloj videblas fuŝa artikolo Uzanto:Kjono/Meksiko, spite la ekziston de artikoloj Meksiko kaj Meksikurbo en la koncerna loko de tiu listo. Krome temas pri artikolpruvo farita de anonimulo kiu faris nur tion en Vikipedio dum unu tago fine de 2012 kaj ekde tiam oni faris neniom ĉe la artikolo. Eble estos facile forigi ĝin el la listo. Sed la demando estas ĉu same estas eble aliaj entrudaj fuŝartikoloj tie.--kani (diskuto) 22:05, 28 Maj. 2014 (UTC)

Mi kaŝis la ŝablonon {{Havenda artikolo}} en artikolo Uzanto:Kjono/Meksiko. --Dominik (diskuto) 13:38, 29 Maj. 2014 (UTC)

Io fuŝas ĉe tiu ŝablono: Ĝi aŭtomate kreas unuan paragrafon de artikolo, kiu ofte fuŝas kaj limigas eblecojn pri aldonaj informoj. Ekemple en la ĵus verkita de mi Nikolaj Leonov mi ne povus tiele aldoni informojn pri lia muzika kaj socia agado. Ĉu iu povos korekti tion?--RG72 (diskuto) 13:59, 1 Jun. 2014 (UTC)

Per la parametro SenKomenco eblas malaperigi la aŭtomate aldonatan tekston de la informkesto. Mi ĵus aranĝis tion. Krome mi ŝanĝis la manieron aranĝi la intervikiojn en la artikolo Nikolaj Leonov al la nova maniero, kiu funkcias jam pli ol jaron! Vidu VP:VD. --Tlustulimu (diskuto) 14:18, 1 Jun. 2014 (UTC)
Dankegon!--RG72 (diskuto) 15:08, 1 Jun. 2014 (UTC)

Problemo pri renovigo de la pasvorto

Saluton al ĉiuj! Antaŭ nelonga tempo mi ŝanĝis mian pasvorton al vikipedio, sed jam ne plu sukcesas rememori ĝin. La pasvort-renoviga funkcio ne helpas (mi provis kelkfoje ene de kelkaj lastaj tagoj, menciante jen mian uzanto-nomon, jen mian retpoŝtan adreson, jen ambaŭ, sed neniu teĥnika mesaĝo venas al mi). Ĉu iu povas konsili iun taŭgan rimedon? Mi estas Uzanto:Mevo. Antaŭdankon!

Mi ne certas se ĝi funkcius, sed ĉu vi provis ne nur esperantan [3] sed ankaŭ alilingvajn restarigojn ekz [4]?--Salatonbv (diskuto) 01:01, 12 Jun. 2014 (UTC)
Miaj kontoj en diverslingvaj vikipedioj ne estis unuigitaj; do mi dubas, ke tio helpos.
Pardonon sed mi, ordinara uzanto, ne estus helpema, se tio ne funkcius: ensaluti en la rusa vikipedio, kie ŝajnas esti via ĉefa konto (laŭ viaj "ĝeneralaj kontribuoj") kaj unuigi viajn kontojn sekvante m:Help:Unified_login/ru#Как объединить свои учётные записи? (Esperanto ne estas preta).--Salatonbv (diskuto) 06:01, 12 Jun. 2014 (UTC)
Mevo pravas, liaj kontoj ne estas unuigitaj. Mevo, tio ne povas funkcii, ĉar vi aŭ ne donis retpoŝtadreson en via profilo, aŭ ne konfirmis ĝin: ne funkcias sendi retpoŝton al vi per Specialaĵo:Retpoŝti uzanton/Mevo, oni ricevas la mesaĝon, ke vi ne donis validan retpoŝtan adreson. Do estas neniu adreso, al kiu eblus sendi tiujn informojn. Se vi ne memoras la pasvorton, mi bedaŭras, ke via sola realisma eblo estas krei novan konton. darkweasel94 07:09, 12 Jun. 2014 (UTC)