Biksacoj
Aspekto
(Alidirektita el Biksaceoj)
Biksacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
bikso Bixa L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La biksacoj[2] (latine Bixaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malvaloj (Malvales). Ĝi enhavas 4 genrojn kaj ĉirkaŭ 25 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas bikso[2].
La probable plej konata specio estas la planto bikso orelana (Bixa orellana). Kvankam malgranda, la familio havas en si kaj arbojn kaj herbojn kaj arbustojn. Ĉiuj plantoj duseksas, kaj havas kvin sepalojn. Ĉiuj plantoj de la familio produktas ruĝan, oranĝkoloran aŭ flavan laktosukon.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (6 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Malvales Juss. - malvaloj
- Bixaceae Kunth - biksacoj
- Amoreuxia DC. - amoreŭksio
- Bixa L. - bikso[2]
- Cochlospermum Kunth - koklospermo
- Diegodendron Capuron - diegodendro
- Bixaceae Kunth - biksacoj
- Malvales Juss. - malvaloj