Nacia Opero de Parizo
Aspekto
(Alidirektita el Opero de Parizo)
Nacia Opero de Parizo | |
---|---|
opera trupo [+] | |
Lando | Francio |
Situo | Parizo |
Vikimedia Komunejo: Opéra de Paris [+] | |
En TTT: Oficiala retejo [+] | |
La Nacia Opero de Parizo (france Opéra national de Paris) estas franca institucio administrita de la Ministerio pri Kulturo kaj kreita de Jean-Baptiste Colbert en 1669.
Ĝi celas proponi al ĉiuj publikoj altkvalitajn, klasikajn operojn, sed ankaŭ pli modernajn verkojn. Ĝi konsekvence disponas du operejojn en Parizo : la operejo Garnier kaj la operejo Bastille. La Nacia Opero de Parizo cetere kontribuas al la trejnado de multaj kantistoj aŭ dancistoj danke al sia centro pri lirika arto kaj danke al sia danc-lernejo en Nanterre.