Serba nacia teamo de futbalo
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Serbio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj. |
Serba nacia teamo de futbalo | ||
---|---|---|
asocio | Фудбалски савез Србије / Fudbalski savez Srbije Futbal-Unuiĝo en Serbio | |
konfederacio | UEFA | |
unua matĉo | Ĉeĥio 1 - 3 Serbio 2006 | |
plej granda gajno | Azerbajĝano 1 - 6 Serbio 2007 | |
plej granda perdo | Ukrainio 2 - 0 Serbio 2008 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 11 (unuafoje en 1930) | |
plej bona rezulto | kvara pozicio 1930 kaj 1962 | |
Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | 5 (unuafoje en 1960) | |
plej bona rezulto | dua pozicio 1960 kaj 1968 | |
La Serba nacia teamo de futbalo (serbe Фудбалска репрезентација Србије / Fudbalska reprezentacija Srbije) sub tiu nomo ekzistis de 1919 ĝis 1921 kaj ekzistas ekde la jaro 2006, sed inter tiuj du epokoj ekzistis nacia futbala teamo de la Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (ĝis 1943) kaj nacia futbala teamo de la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio (1943 ĝis 1991), nacia futbala teamo de la Asocia respubliko Jugoslavio (1992 ĝis 2003) kaj nacia futbala teamo de Serbio kaj Montenegro (2003 ĝis 2006). La internacia federacio FIFA konsideras la nunan serban teamon rekta posteulo de tiuj teamoj.
La unua internacia matĉo de la teamo sub la nuna nomo estis kontraŭ la teamo de Ĉeĥio en 2006. Enlande la teamo ricevis la kromnomon orlovi - "la agloj". Ekde 1919, kalkulante ĉiujn jugoslaviajn kaj serbiajn teamojn, dekunufoje la teamo kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo - unuafoje en 1930. La teamo ankaŭ aktuale partoprenas en la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko. Krome kvinfoje la teamo en la nomitaj diversaj formoj partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado - unuafoje en 1960.
|