[go: nahoru, domu]

20 Massalia

asteroido

20 Massalia estas granda kaj hela asteroido de la asteroida zono. Ĝi estas la ĉefa ano de la Masalia familio.

20 Massalia
Asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 20 Massalia
Aliaj nomoj A852 SA vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Marsejlo vd
Malkovro
Malkovrinto Annibale de Gasparis
Dato de malkovro 19-a de septembro 1852
Loko de malkovro Napolo (Italio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
360,305 Gm (2,408 AU)
308,699 Gm (2,064 AU)
411,911 Gm (2,753 AU)
Discentreco 0,143
Meza anomaliangulo 161,641°
Klinangulo 0,707°
Periodo 1 365,261 t (3,74 j)
Meza cirkulrapido 19,09 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
206,530°
Argum. de periapsido 255,578°
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
160 × 145 × 132 km[1]
145,05 ± 9,3 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
(5,67 ± 0,8) ×1018 kg[1]
(3 540 ± 850) kg/m3[1]
~ 0,054 m/s2
~ 0,093 km/s
Rotacia periodo 0,3374 t (8,098 h)
Aksa kliniteco 45°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Maksimuma

174 K
265 K
Geometria albedo 0,210
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 6,50
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

12,0
8,3
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

0,058"
0,186"
vdr

Malkovro

redakti

Massalia estis malkovrita de la itala astronomo Annibale de Gasparis elde Napolo (Italio) la 19-an de septembro 1852. Sed, la sekvanta nokto ĝi estis sendepende malkovrita de la franca astronomo Jean Chacornac, kiu la unua anoncis ĝian malkovron elde la observatorio de Marsejlo (Francio)

Ĉar ĝia malkovro estis anoncita de Marsejlo, ĝi ricevis la nomon "Massalia", greklingva nomo de Marsejlo en la antikva epoko (greke: Μασσαλία).

Ĝi estas plej granda ano de la Masalia familio, asteroida familio komponiĝanta el rompaĵoj pro alfrapo sur Massalia.

La denso de Massalia aperas supera al tiu de la averaĝa de S-tipaj asteroideoj, simila al tiu de la silikataj ŝtonoj. Ĝi aspektas havi solidan, nefrakasitan korpon, tio, kio estas malofte ĉe la asteroidoj de tia grando. Krom plej grandaj korpoj de pli de 400 km de diametro kiel Cereso au 4 Vesta, plejparto el la asteroidoj aperas fendhavaj aŭ eĉ estas amasoj da ruboj. En 1998, Jeff Bange[2] taksis la mason de Massalia al 5,2 × 1018 kg, supozinte ke 4 Vesta havus mason de 1,35 × 10−10 M. La maso de Massalia dependas de la maso de 4 Vesta kaj de la perturboj de la orbito de 44 Nysa.

La luma kurbo de Massalia montras aksan klinecon de 45° kaj formon pli malpli sferan kun grandaj ebenaj (aŭ, ne konveksaj) areoj sur ĝia surfaco[3].

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti


Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
19 Fortuna20 Massalia21 Luteco