Aerobiko
Aerobiko[1] estas gimnastiko, kiu aktivigas la spiradon kaj la histan oksigen-saturadon per moviĝo kun muziko, ofte en grupo. La koreografiitaj ekzercoj estas miksaĵo inter tradicia gimnastiko kaj danco.
Aerobiko | |
---|---|
sporta fako | |
gimnastiko | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
En 1968, ambaŭ la termino kaj la specifa ekzercometodo estis disvolvitaj de Dr Kenneth H. Cooper, ekzerca fiziologo, kaj Col. Pauline Potts, fizioterapiisto, ambaŭ membroj de la Usona Aerarmeo[2][3].
Aerobiko estis disvolvata en Usono kaj populariĝis mondvaste en la 1980-aj jaroj per konataj aktorinoj kiel ekzemple Jane Fonda.
Konkursoj
redaktiEstas du formoj de konkursoj:
- aerobika gimnastiko disvolvita de la Internacia Federacio de Gimnastiko,
- arta aerobiko subtenita de la Internacia federacio pri aerobikaj kaj korpekzercadaj sportoj.
Referencoj
redakti- ↑ Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto (Granda Vortaro Germana-Esperanto) de Erich-Dieter Krause. Hamburg: Buske 2007. Granda Vortaro Ĉina-Esperanta de Wang Chongfang. Ĉina Esperanto-Eldonejo 2007.
- ↑ ""Father of Aerobics" Kenneth Cooper, MD, MPH to receive Healthy Cup Award from Harvard School of Public Health", News, 2008-4-16. Kontrolita 2018-10-8. (en-US)
- ↑ "Dr. Kenneth Cooper and How He Became Known as the Father of Aerobics", Club Industry, 2008-09-01. (en-US) Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-09. Alirita 2020-04-30.