Alpes-de-Haute-Provence
La franca departemento Alpes-de-Haute-Provence [alpə də ot pʁovɑ̃s] ("Alpoj de Alta Provenco", okcitane Aups de Provença Auta) estis nomita tiel sekve de la reformo de 1970 kiu ŝanĝis la pranomon Basses-Alpes (malaltaj Alpoj) al la nuna.
Alpes-de-Haute-Provence · Aups de Provença Auta | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura |
Numero | 04 |
Prefektejo | Digne-les-Bains |
Subprefektejoj | Barcelonnette Castellane Forcalquier |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Éliane Barreille (ekde 2021) |
Prefekto | Marc Chapuis (ekde julio 2022) |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 166 077 (2021) |
Areo | 6 925 km² |
Loĝdenso | 24 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 15 |
Komunumaroj | 7 |
Komunumoj | 198 (stato de 2023) |
Tiu pranomo klarigas la situon de tiu departemento: sude de la Alpoj entenante la plej malaltaj partoj de tiu montaro nomata Alpoj. Ĝi entenas ankaŭ la plej norda parto de la praprovinco Provenco. Ĝi aspektas jene: montaroj oriente, altebenaĵoj centre kaj montetoj okcidente. La ĉefa rivero nomiĝas Durance (DüRÃC). La teritorio enhavas ĉirkaŭ 126 000 loĝantojn. La prefektejo nomiĝas Digne-les-Bains (DiNJ (kun resaniga banloko) kun ĉirkaŭ 16 000 loĝantoj. Sed la plej grava urbo nomiĝas Manosque (MaNOSK) kun ĉirkaŭ 20 000 loĝantoj.
Estas tri subprefektejoj : Forcalquier (ForkalkIE) okcidente; Barcelonnette (BarselonET) norde; Castellane (KasteLAN) sude. La ĉefa ekonomia aktiveco estas ŝafbredado. Poste alvenas turisma aktiveco ligita al libertempo sub la suno. La plej grava industrio estas transformo de mara salo al ĝiaj ĥemiaj elementoj en la urbo Château-Arnoux-Saint-Auban (ŜaTO-ArNU Sankta-ObÃ).
Ekzistas unu esplora centro: pri astronomio en Saint-Michel-l'Observatoire (Observatorio Sankta Mikaelo).
Arondismentoj
redaktiLa departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.alpes-de-haute-provence.pref.gouv.fr
- "mia departemento 04"
- http://uk.alpes-haute-provence.com Arkivigite je 2005-06-22 per la retarkivo Wayback Machine
- http://splaf.free.fr/dep.php?depnum=04