Anatomia Nomenklaturo
Anatomia Nomenklaturo (Originala kvinlingva titulo: Nomina anatomica - Anatomical nomenclature - Nomenclature anatomique - Anatomia nomenklaturo - 人体解剖学名词) estas kvinlingva detala faklibro pri la homaj korpopartoj. Ĝi aperis unuafoje en 1989 kiel eldonaĵo de la Ĉina Esperanto-Eldonejo kaj distribuata de la Internacia Libro-Komerca Kompanio de Ĉinio. La traduklaboron faris Li Kexi el Nomina Anatomica; la libron reviziis d-ro André Albault.
Anatomia Nomenklaturo | |
---|---|
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Tiu ĉi verko estas bazita sur la kvina eldono de Nomina Anatomica, normo pri anatomio redaktita nur en la latina, en 1998 antaŭigita de Terminologia Anatomica.
La unua parto de la libro entenas 6248 fakvortojn en kvin lingvoj sur 392 paĝoj, komencante per la latina nomo kaj poste unu sub la alia aperas la angla, franca, esperanta, ĉina varianto. La korpopartetoj en tiu parto aperas grupigite laŭ korpopartoj. La unuopaj fakvortoj estas numeritaj.
En la dua parto (393-698) de la lingvo aperas lingva indekso en la 5 diversaj lingvoj. Apud la la unuopaj fakvortoj en la nacia vorto staras la numero por trovi la konvenan esprimon en la unua parto de la libro en la dezirata lingvo.
Dum la laboro oni enkondukis la sufikson al por osto: anstataŭ fruntosto, okcipitosto aperis fruntalo, okcipitalo.
Antaŭaj libroj
redakti- Anatomia Vortaro de Charles BOUCHARD (1837-1915), profesoro ĉe la Pariza Medicina Fakultato kaj membro de „Institut de France”. La libro estis kvarlingva (krom la ĉina, la samaj lingvoj)
- Esperanta Teknika Medicina Vortaro de D-ro Briquet, 1932
- Nia Korpo, (1964) Seiho Nishi