Censa metropolo, aŭ CM estas kanada censoregiono konsistanta el granda urba regiono (la urba kerno) kaj apudaj terenoj (la urbaj kaj kamparaj randterenoj) havantaj altan gradon de socia kaj ekonomia integriĝo kun la urba kerno.
Censa Metropolo havas urban kernon kun almenaŭ 100.000 loĝantoj, laŭ la mezuro de la antaŭ nacia censo. Kiam regiono fariĝis CM ĝi restas tio eĉ se la urba kerno ekhavas malpli ol 100.000 loĝantojn.
Ĉiuj CM-oj dividiĝas je censodistriktoj. Oni povas kunigi CM kun apuda Censa Aglomeraĵo se ili estas socie kaj ekonomie integritaj; ĉi tiu nova unuo nomiĝas kompleksa CM, kaj la konsistantaj CM kaj CA-oj nomiĝas ĉefa censa metropolo (ĈCM) kaj ĉefa(j) censa(j) aglomeraĵo(j) (ĈCA). Ne eblas unuigi unu CM kun alia CM.
Rango
| Kutima/Oficiala Nomo
| Nomo de Kanada Oficejo por Statistiko
| Provinco
| Plej grandaj Municipoj
|
---|
1 | Toronta regiono | CM Toronto | Ontario | Toronto, Misisogo
|
2 | Montreala regiono | CM Montrealo | Kebekio | Montrealo, Laval
|
3 | Vankuvera regiono | CM Vankuvero | Brita Kolumbio | Vankuvero, Surrey
|
4 | Naci-Ĉefurba Regiono | CM Ottawa-Gatineau | Ontario, Kebekio | Otavo, Gatineau
|
5 | Kalgaria regiono | CM Kalgario | Alberto | Kalgario, Airdrie
|
6 | Edmontona Ĉefurba Regiono | CM Edmontono | Alberto | Edmontono, St. Albert
|
7 | Kebeka regiono | CM Kebeko | Kebekio | Kebeko, Lévis
|
8 | CM Hamiltono | CM Hamiltono | Ontario | Hamiltono, Burlington
|
9 | Vinipega Ĉefurba Regiono | CM Vinipego | Manitobo | Vinipego, Selkirk
|
10 | CM Londono | CM Londono | Ontario | Londono, St. Thomas
|
11 | CM Kiĉenero | CM Kiĉenero | Ontario | Kiĉenero, Cambridge, Waterloo
|
12 | Sankta Katarino-Niagaro | CM Sankta Katarino-Niagaro | Ontario | Sankta Katarino, Niagara Falls
|
13 | Halifaksa Regiona Municipo | CM Halifakso | Nov-Skotio | Halifaksa Regiona Municipo
|
14 | Viktoria regiono | CM Viktorio | Brita Kolumbio | Viktorio, Saanich
|
15 | CM Windsor | CM Windsor | Ontario | Windsor
|
16 | CM Oshawa | CM Oshawa | Ontario | Oshawa, Whitby
|
17 | CM Saskatuno | CM Saskatuno | Saskaĉevano | Saskatuno
|
18 | CM Reĝino | CM Reĝino | Saskaĉevano | Reĝino
|
19 | CM Sankt-Johano | CM Sankt-Johano (NL) | Novlando | Sankt-Johano, Mount Pearl
|
20 | CM Granda Sudbury | CM Granda Sudbury | Ontario | Granda Sudbury
|
21 | CM Saguenay | CM Saguenay | Kebekio | Saguenay
|
22 | CM Sherbrooke | CM Sherbrooke | Kebekio | Sherbrooke
|
23 | Regiono Distrikto de Frejzera Valo | CM Abbotsford | Brita Kolumbio | Abbotsford, Mission
|
24 | CM Kingston | CM Kingston | Ontario | Kingston, Suda Frontenac
|
25 | CM Trois-Rivières | CM Trois-Rivières | Kebekio | Trois-Rivières
|
26 | Granda Sankt-Johano | CM Sankt-Johano (NB) | Nov-Brunsviko | Sankt-Johano, Rothesay
|
27 | CM Thunder Bay | CM Thunder Bay | Ontario | Thunder Bay
|