Chico O’Farrill
Arturo „Chico“ O’FARRILL (* 28-an de oktobro 1921 en Havano, Kubo; † 27-an de junio 2001 en Novjorko, Novjorkio) estis kubodevena usona muzikisto, aranĝisto kaj komponisto.
Chico O’Farrill | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1921 en Havano |
Morto | 27-an de junio 2001 (79-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Ŝtataneco | Usono Kubo |
Alma mater | Riverside Military Academy (en) |
Okupo | |
Okupo | bandestro ĵazmuzikisto dirigento komponisto filmkomponisto |
Vivo kaj verkado
redaktiChico O’Farrill iris kiel junulo por edukado ĉe la Riverside-Militakademio en Florido, kie li krom tio ankaŭ studis la ludon de trumpeto kaj piano. Dum sia jurstudo li laboris kun diversaj kubaj ensembloj, por kiuj li komencis aranĝi. En 1948 li transloĝiĝis al Novjorko, kie li studis ĉe Hall Overton kaj Bernd Wagenaar. Li verkis kiel aranĝisto por Benny Goodman, por Machito (1950, Afro-Cuban Jazz Suite kun Charlie Parker), por Stan Kenton, por Dizzy Gillespie (1954, Manteca Suite) kaj por Art Farmer. Ekde 1951 li foje ankaŭ direktis proprajn bandojn, transloĝiĝis en 1955 reen al Havano zurück, ekde tie en 1959 al Meksikurbo, kie li verkis koncerto- kaj filmmuzikojn. Ekde 1965 li denove laboris en Novjorko kaj verkis por Count Basie, Cal Tjader, Clark Terry, Candido, Frank Wess, Gato Barbieri, Mario Bauza kaj por propraj surdiskigoj. Krom tio li verkis uzomuzikon por televido kaj reklamo. Por Wynton Marsalis li komponis trumpetkonĉerton. Kun sia Afro-Cuban Jazz Big Band li produktis tri muzikalbumojn, inter ili tiun Pure Emotion (1996) kandidatigitan por Grammy.
Diskoj
redakti- Cuban Blues – The Chico O’Farrill Sessions, 1950–54 (Verve Music Group, 1996)
- Heart Of A Legend (Milestone Records, 1998–99)
- Carambola (Milestone, 2000)
Filmmuzikoj
redakti- 1999: The Thomas Crown Affair
- 2004: Eros
Komponisto
redakti- 1983: Guaguasi
Fontoj
redakti- Richard Cook, Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz on CD. Penguin, 6-a eldono, Londono 2002. ISBN 0-14-017949-6
- Martin Kunzler: Jazz-Lexikon. Rowohlt, vol. 2, Reinbek 2002. ISBN 3-499-16513-9
Eksteraj ligiloj
redakti- Nekrologo en The New York Times
- Intervjuo kun Chico O’Farrill Arkivigite je 2009-07-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Biografio ĉe allaboutjazz.com