Hannes Hafstein
Hannes HAFSTEIN (Hannes Þórður Hafstein) (naskiĝis la 4-an de decembro 1861, mortis la 13-an de decembro 1922) estis islanda poeto kaj politikisto. Li estis la unua enlanda ministro (ĉar Islando estis parto de Danio ĝis 1918).
Hannes Hafstein | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hannes Hafstein Hannes Hafstein
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-an de decembro 1861 en Islando | ||||
Morto | 13-an de decembro 1922 (61-jaraĝa) en Rejkjaviko | ||||
Tombo | Rejkjaviko vd | ||||
Lingvoj | islanda vd | ||||
Ŝtataneco | Islando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kopenhago vd | ||||
Partio | Hejmrega partio | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto advokato verkisto politikisto bankisto vd | ||||
| |||||
Islandministro | |||||
Dum | 1-a de februaro 1904 – 31-a de marto 1909 | ||||
Sekvanto | Björn Jónsson | ||||
Islandministro | |||||
Dum | 25-a de julio 1912 – 21-a de julio 1914 | ||||
Antaŭulo | Kristján Jónsson | ||||
Sekvanto | Sigurður Eggerz | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hannes estis filo de alta oficisto. Li studis juron en Kopenhago, kaj samtempe komencis eldoni poezion. En Islando li estis distrikta juĝisto, kaj elektiĝis en la parlamenton. Li estis partiestro de la Hejmrega partio kaj sekve Islandministro kiam la ofico islandiĝis.
Hannes estis tre populara, parte pro sia poezio. Tamen sia partio suferis parlamentelektadan malvenkon en 1908 post Hannes kaj sampartianoj negocis provizoran traktaton kun Danio kiun la pli multaj islandanoj konsideris malfavoran. Hannes devis rezigni sian ministran oficon, sed rehavis ĝin post elektadan venkon en 1912.