Hassan (Barato)
Hassan, laŭ kanare ಹಾಸನ estas urbego, administra centro de la samnoma distrikto Hassan en subŝtato Karnatako en sudokcidenta Barato. La urbego ricevas sian nomon de la hindua diino Hassanamba.
Hassan | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 573201 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 133 436 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 0′ N, 76° 6′ O (mapo)13.00576.102777777778Koordinatoj: 13° 0′ N, 76° 6′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 972 m [+] | ||
Areo | 6814 km² ( 681 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hassan, Karnataka [+] | |||
Geografio
redaktiHassan situas en Dekkana Altebenaĵo en alteco 980 metrojn super la marnivelo. Ĉikkamagaluru troviĝas 52, Majsuro 95, Mandya 99, Tumakuru 115, Mangaloro kun marbordo 138, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 158, Mumbajo 753, Kolkato 1678, tutlanda ĉefurbo Delhio 1744 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
redaktiEn 2011 populacio de Hassan estis 155 006 sen la aglomeraĵo. La urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la 1990-aj jaroj. La legopovo estis 80.8%.
Historio
redaktiHassan longe apartenis al imperio Hojsala kiel signifa urbo ekde la 11-a jarcento, post jarcentoj al aliaj imperioj. Fine la britoj regis ĝis la sendependiĝo en 1947.
Ekonomio
redaktiĈirkaŭaĵo de Hassan estas agrikultura. Oni kultivas precipe tritikojn, sukerkanojn kaj piprojn. En la urbego mem metiistoj, komercistoj kaj aliaj laboras. Funkcias ankaŭ kontrolcentro por la hinda spaca agentejo.
Eduko kaj lingvoj
redaktiEn Hassan la plej altnivela instruado okazas en la teknologia instituto.
La ĉefaj lingvoj en 2011 estis la kanara lingvo (kiel oficiala lingvo) (82%). Menciindas la hinda lingvo, la urdua estas ofta inter la islamanoj.
Religioj
redaktiĈirkaŭ 72% de la populacio estas hinduaj, 24% islamaj, kristanaj 2 %, ĝainistaj 1 %.
Klimato
redaktiHassan situas en savanoklimato (Aw) laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 764 mm. Inter majo-oktobro pli ofte pluvas (musonmonatoj), inter decembro kaj februaro apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 17-28 °C pro la altebenaĵo.
Trafiko
redaktiAl Hassan kuras 4 fervojaj linioj kaj 7 ĉefvojoj. Enlanda flughaveno funkcias en Mangaloro.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans
- [2]
-
Parko
-
Instituto
-
Monumento