Jiddu Krishnamurti
Jiddu Krishnamurti aŭ Ĝidu Kriŝnamurti (telugue జిడ్డు కృష్ణమూర్తి), (Madanapalle, Barato, la 12-an de majo 1895 – Ojai, Kalifornio (Usono), la 17-an de februaro 1986) estis hinda bramano, aŭtoro kaj spirita instruisto.
Jiddu Krishnamurti | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
జిడ్డు కృష్ణ మూర్తి | |||||
Naskiĝo | 12-an de majo 1895 en Madanapalle, Provinco Madraso, Brita Raĝo | ||||
Morto | 17-an de februaro 1986 (90-jaraĝa) en Ojai | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Pankreata kancero vd | ||||
Religio | senreligieco vd | ||||
Lingvoj | telugua • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Dominio de Barato (1947–1950) Barato (1947–) Brita Raĝo (–1947) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo-Sorbono vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | K vd | ||||
Okupo | filozofo verkisto vd | ||||
Laborkampo | Filozofio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Freedom from the Known ❦ The First and Last Freedom ❦ Commentaries on Living ❦ Krishnamurti Foundation vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis fama verkisto kaj parolanto (oratoro) pri fundamentaj filozofiaj kaj spiritaj temoj, i.a (sed ne nur): la celo de meditado, homaj rilatoj, kaj kiel estigi pozitivan socian ŝanĝon en tutmonda socio. En multaj publikaĵoj, Kriŝnamurti parolas pri spiritaj demandoj, kiel ekz. atingi kompletan spiritan liberon per meditado, sed ankaŭ pri religiaj kaj filozofiaj temoj. Li famiĝis ĉefe pro altranguloj de la Teozofia Societo, kaj inter ili Annie Besant, kiu deklaris lin en 1910 onta "mondinstruisto" kaj fondis por li la teozofan "Ordenon de la stelo en oriento".
Kiam li aĝis 34, li publike rifuzis la famon kaj la mesiecon akiritajn kiam la Teozofia Societo proklamis lin la nova enkarniĝo de la Majtreja Budho, kaj pasigis la ceteron de sia vivo per regula publikigado kaj publika prezentado de siaj paroladoj, ĉefe en Suda Azio, Eŭropo kaj Usono. 90-jara, li alparolis Unuiĝintajn Naciojn pri paco kaj konscio, kaj en 1984 ricevis la Pac-Medalon de UN.
Verkoj
redaktiVerkoj de J. Krishnamurti en Esperanto
redakti- Sperto kaj Konduto (1932) tradukita de Petro Stojan
- La Problemoj de la Vivo (1935)
- Ĉe la Piedoj de la Majstro (1913) tradukita de W. W. Mann.
- Eduko kaj vivsignifo. Tradukis R. Feldman González, Kribo. Eld. Laŭte, Laroque Timbaut. 1980. 40 paĝoj.
- Fronte al la vivo / Eduko kaj vivsignifo. Tradukis R. Feldman González, Kribo. Beauville, 1998. 62+39 paĝoj.
- Libere de la konoj. Tradukis Y. Bachimont. Eld. Bambu, Varna, 1999. 95 paĝoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- Krishnamurti-forumo (germane)
- Krishnamurti vidita de la Teozofia Societo; Adyar, prelego 1929, poemoj Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Krishnamurti en artikolo de Gustav Meyrink: "trompistoj pri mistiko" (1927)
- David Bohm kaj Krishnamurti Arkivigite je 2015-03-09 per la retarkivo Wayback Machine
- jiddu-krishnamurti.net
- Krishnamurti-fondaĵoj
- CHAPTER IV THE KRINSH by Geoffrey D. Falk
- Beyond the Mind Arkivigite je 2009-03-09 per la retarkivo Wayback Machine - A new (ca. 2007) website discussing the central themes of his talks.