Leonidas Drosis
Leonidas DROSIS (en greka: Λεωνίδας Δρόσης; m. en 1882) estis greka novklasikisma skulptisto de la 19a jarcento.
Leonidas Drosis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1836 en Nafplio |
Morto | 6-an de decembro 1882 (46-jaraĝa) en Napolo |
Lingvoj | greka |
Ŝtataneco | Grekio |
Alma mater | Nacia Politekniko de Ateno |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Verkoj | Ioannis Varvakis statue Alexandros Ypsilantis Memorial Plato statue, Athens Socrates (statue) Apollo column Athena Promachos Bust of Andreas Miaoulis, Piraeus Statue of Ioannis Kapodistrias, Kerkyra |
Naskiĝinta en Nafplio, li poste studis en Ateno kaj Munkeno danke al stipendio havigita de Simon Sinas.
La ĉefa verko de Drosis estas la etenda nov-klasika arkitektura ornamaĵo de la Akademio de Ateno, por la Dan-Aŭstria arkitekto Teofilo Hansen. Ankaŭ la Akademio estis financita ege de Sinas. Drosis skulptis la ĉefan mult-figuran pedimentan skulptaĵon, pri la temeo de la nasko de Atena, baze sur desegno fare de la pentristo Carl Rahl.