Louis Mountbatten
Flotadmiralo Louis Francis Albert Victor Nicholas Mountbatten, 1a Grafo Mountbatten de Birmo (denaske Princo Louis of Battenberg; 25a de junio 1900 – 27a de aŭgusto 1979), estis oficiro de la Brita Reĝa Mararmeo kaj politikisto, onklo de la Princo Filipo, Duko de Edinburgo, kaj dua kuzo de la reĝino Elizabeto la 2-a. Dum la Dua Mondmilito, Li estis Suprema Aliancana Komandanto, kaj Komandanto de Sudorienta Azio (1943–1946). Li estis la lasta Vicreĝo de Hindio (1947) kaj la unua Ĝenerala guberniestro de la sendependa Barato (1947–1948).
El 1954 ĝis 1959, Mountbatten estis Unua Marlordo, nome posteno kiu estis tenita de lia patro, Princo Louis de Battenberg, antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj. Poste li servis kiel Ĉefo de la Defenda Stabanaro ĝis 1965, kio faris lin la plej longdaŭra profesia estro de la Britaj Armitaj Fortoj ĝis nun. Dum tiu periodo Mountbatten servis ankaŭ kiel Proparolanto de la Militkomitato de NATO dum unu jaro.
En aŭgusto 1979, Mountbatten estis murdita per bombo kiu estis kaŝita en lia fiŝkapta boato en Mullaghmore, Graflando Sligo, Irlando, fare de membroj de la Provizora Irlandrespublika Armeo.