Marŝkurado
Marŝkurado estas long-distanca fako ene de sportaro de atletiko. Kvankam temas pri perpieda konkurenco, ĝi estas diferenca el kurkonkurenco en tio ke unu piedo devas ŝajni ĉiam kontakte kun la grundo en ĉiu momento. Tio estas konstante kontrolita de oficialaj juĝistoj. Tipe ĝi okazas sur ŝoseoj aŭ sur kurejoj, kaj oftaj distancoj varias el 3000 metroj ĝis 100 kilometroj.
Marŝkurado | |
---|---|
| |
Supera fako | |
atletiko | |
sporta fako | |
vetkuro • atletiko • irado | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Somera Olimpiko | ĉiujn 4 jarojn (= olimpiado) |
Atletika Monda Ĉampioneco | ĉiujn 2 jarojn |
Internacia federacio | |
Nomo: | Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj |
Fondita: | 1912 |
TTT: | Oficiala retejo |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Estas du marŝaj distancoj uzataj por la Someraj Olimpikoj: nome 20 kilometra (kaj viroj kaj virinoj) kaj 50 kilometra (por nur viroj). Ambaŭ estas okazigitaj kiel ŝoseaj eventoj. Ankaŭ la duajara Atletika Monda Ĉampionado uzas la samajn tri eventojn. La Monda Marŝkura Pokalo de IAAF, unuafoje okazinta en 1961, estas sendependa tutmonda konkurenco por la fako kaj ĝi havas 10 kilometran marŝadon por junaj atletoj, aldone al la Olimpi-normigaj eventoj. La Monda Subtegmenta Ĉampionado de IAAF uzas 5000 m kaj 3000 m marŝkurajn variojn, sed tio estis diskonstanta el 1993. Altnivelaj atletikaj ĉampionadoj kaj ludoj tipe uzas 20 km marŝkuradajn eventojn.
Olimpikaj majstroj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Belson, Ken. "One Step at a Time? It’s More Complicated Than That", la 10-a de aŭgusto 2012. Kontrolita 2016-08-28.
Eksteraj ligiloj
redakti- artikolo Tout savoir sur la technique de la marche athlétique … de la tête aux pieds (Ĉion scii pri la tekniko de atletika marŝado... de la kapo ĝis la piedoj) de 2011 en la retejo enviedemarcher.com (france)
- la retejo racewalk.com (angle)
- aktualaj novaĵoj pri marŝkurado (germane)
- artikolo Le specialita: la marcia de Sandro Aquari el la enciklopedio Enciclopedia dello Sport de 2004 (itale)
- High School Race Walking (angle)
- retejo de la hispania asocio de atletika marŝkurado (hispane)