[go: nahoru, domu]

Megina

municipo en la regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro de Hispanio

Megina estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 31 loĝantoj sur areo de 28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,1 loĝantoj/km².

Megina
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo
Poŝtkodo 19315
Demografio
Loĝantaro 31  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 38′ N, 1° 52′ U (mapo)40.640277777778-1.8688888888889Koordinatoj: 40° 38′ N, 1° 52′ U (mapo) [+]
Alto 1 275 m [+]
Areo 28 km² (2 800 ha) [+]
Megina (Kastilio-Manĉo)
Megina (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Megina
Megina (Hispanio)
Megina (Hispanio)
DEC
Situo de Megina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Megina [+]
vdr

Megina situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo) en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1256 m super marnivelo; je 168 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°38′25″N 1°52′08″Ok. Najbaras la municipoj Traíd, Chequilla, Peralejos de las Truchas kaj Pinilla de Molina.

Megina estas malgranda vilaĝo en natura medio de la Natura Parko Alta Taĵo. La urba kerno estas situa en la okcidenta pinto de malgranda valo trafluata de la rojo Jándula aŭ Jandulilla kiu fluas el najbara Alcoroches, kvankam fluas nur en pluvaj jaroj. La vilaĝo kuŝas sur la deklivo de la monteto de Sankta Kristoforo, flankigita de la rokeca Majadilla kaj fronte al alta Picorozo. Laŭ la rivero estas La Hoz, kalkoŝtona ravino super kiu staras granda rokaĵo kun kolonio de gipoj, paro de kadavrogrifoj kaj kelkaj falkoj. Sude estas la rivero Cabrillas, enkajonigita en la pinaro de La Grajera, hejmo de aproj, cervoj, kapreoloj kaj kelkaj vulpoj. Norde de la municipa teritorio aperas la altebenaĵo de Montenegro, de malabunda kaj ŝtonega grundo, kun anzinoj kaj kverkoj.

Historio

redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 39, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Megina, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Megina kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 31 en 2023.

Ekonomio

redakti

Agrikulturo, forstado kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ

redakti