[go: nahoru, domu]

Odeso

urbo en Ukrainio

Odeso[1]OdessaOdesa (ukraine Одеса, ruse Одесса, jide אָדעסאַ) estas ukrainia havena urbo ĉe la Nigra Maro kaj la administra centro de la Odesa provinco. Neoficialaj nomoj de la urbo estas: perlo de Nigra Maro, Odeso-panjo (ruse Одесса-мама [odesa-mama]), Suda Palmira.

Odeso
ukraine Одеса (latinlitere: Odesa), ruse Одесса
urbo
Fotomontaĵo
Blazono
Oficiala nomo: Одеса
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Odesa provinco
Historiaj regionoj
Konata loko Potjomkina ŝtuparo
Situo Odesa
 - alteco 40 m s. m.
 - koordinatoj 46° 28′ 18″ N 30° 42′ 37″ O / 46.47167 °N, 30.71028 °O / 46.47167; 30.71028 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 65 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco −4,2 m s. m.
Areo 236,9 km² (23 690 ha)
Loĝantaro 1 010 537 (2022)
Denseco 4 265,67 loĝ./km²
Maro Nigra Maro
Fondita 2-a de septembro 1794
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 65000–65480
Kodo +380 48
OKATO 5110100000
Honorigo Urbo-Heroo
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo rilate al Nigra Maro
Situo rilate al Nigra Maro
Situo rilate al Nigra Maro
Vikimedia Komunejo: Odessa
Retpaĝo: www.odessa.ua
Map
Ŝtuparo de Potjomkin
Strando Ĉajka en Odeso
Hotelo Odessa
Enirejo en Haveno de Odeso
la Operejo

Odeso situas ĉe norda bordo de la Nigra Maro. Apud la urbo troviĝas tri estuaroj: Kujalnik, Haĝibejskij, Suhoj.

Klimato

redakti

La klimato de Odeso estas kontinenta kun milda vintro kaj varma somero. Mezjara temperaturo estas 10,3 °C.

Historio

redakti

La urbo fondiĝis en 1794 per reskripto de Katerina la 2-a. Post centjaro Odeso transformiĝis el modesta urbeto en la kvaran plej grandan urbon de la Rusa Imperio.

En 1920 komencis soveta potenco en la urbo.

Dum la Dua Mondmilito en Odeso la soveta armeo batalis kontraŭ pli forta malamiko dum 73 tagoj de la 5-a de aŭgusto ĝis la german-rumana venko je la 16-a de oktobro 1941. La soveta armeo liberigis Odeson la 10-an de aprilo 1944. En 1945 Josif Stalin donis al la urbo la titolon Urbo-Heroo.

Vidindaĵoj

redakti

Ekonomio

redakti

La Haveno de Odeso[2] (ukraine Одеський морський торговельний порт) estas la plej grandaj havenoj en Ukrainio kaj unu el la plej gravaj havenoj en la baseno de Nigra Maro, kun kapacito de totala ĉiujara trafiko de 40 milionoj da toneloj (15 milionoj da toneloj de solida kargo kaj 25 milionoj da toneloj de likva kargo). La haveno havas tujan aliron al fervojoj kiuj permesas rapidan transporton de kargo de maraj itineroj al surtera transporto.

Loĝantaro

redakti
Nacia kontingento en 2001
Nacio Kvanto de homoj, mil (%)
Ukrainoj 622,9 (61,6 %)
Rusoj 292,0 (29,0 %)
Bulgaroj 13,3 (1,3 %)
Judoj 12,4 (1,2 %)
Moldavoj 7,6 (0,7 %)
Belorusoj 6,4 (0,6 %)
Armenoj 4,4 (0,4 %)
Poloj 2,1 (0,2 %)
Sume 1 010,3

Urbaj festoj

redakti

Religio

redakti

Plejmulte odesanoj estas ortodoksanoj.

Ekzistas ankaŭ rimarkeblaj komunumoj de katolikoj, judistoj kaj islamanoj, kiuj, tamen, antaŭe estis pli nombraj ol nuntempe.

Internaciaj rilatoj

redakti

Ĝemelurboj

redakti
Flago Urbo Lando Jaro
Unuiĝinta Reĝlando (Britio)  Liverpulo Britio 1957
Finnlando  Oulu Finnlando 1957
Kroatio  Splito Kroatio 1964
Japanio  Jokohamo Japanio 1965
Egiptio  Aleksandrio Egiptujo 1968
Kanado  Vankuvero Kanado 1971
Italio  Genuo Italio 1972
Francio  Marsejlo Francio 1973
Usono  Baltimoro Usono 1975
Hungario  Segedo Hungario 1977
Hispanio  Valencio Hispanio 1981
Barato  Kalkuto Barato 1986
Flago Urbo Lando Jaro
Germanio  Regensburg Germanio 1990
Rumanio  Konstanco Rumanio 1991
Bulgario  Varna Bulgario 1992
Israelo  Hajfo Israelo 1992
Pollando  Lodzo Polio 1993
Popola Respubliko Ĉinio  Cindao Ĉinio 1993
Grekio  Pireo Grekio 1993
Moldavio  Kiŝinevo Moldavio 1994
Kipro  Nikozio Kipro 1996
Armenio  Jerevano Armenio 1995
Turkio  Stambulo Turkio 1997
Rusio  Rostov-na-Donu Rusio 2009

Partneraj urboj

redakti
Flago Urbo Lando Jaro
Rusio  Taganrog Rusio 1993
Rusio  Groznij Rusio 1994
Rusio  Moskvo Rusio 1995
Belorusio  Minsko Belorusio 1996
Kartvelio  Tbilisi Kartvelio 1996
Pollando  Gdansko Polio 1996
Estonio  Talino Estonio 1997
Rusio  Volgogrado Rusio 2001
Flago Urbo Lando Jaro
Rusio  Sankt-Peterburgo Rusio 2002
Belorusio  Bresto Belorusio 2004
Ĉilio  Valparaiso Ĉilio 2004
Litovio  Klaipėda[3] Litovio 2004
Kipro  Larnaka Kipro 2004
Aŭstrio  Vieno Aŭstrio 2006
Popola Respubliko Ĉinio  Ningbo Ĉinio 2008
Pollando  Varsovio Polio 2010

Famaj odesanoj

redakti

Esperanto en Odeso

redakti

En Odeso estas okazinta la 71-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda ekde la 18-a ĝis la 25-a de Julio 1998, en kiu partoprenis 240 reprezentantoj.[6]

Esperanto-renkontiĝoj

redakti

La ĉefa ĉiujara esperanta aranĝo en Odeso estas Esperanto Humurino.

Esperanto-kluboj

redakti

Esperantistoj el Odeso

redakti
 
la busta statuo de Zamenhof en Odeso
 
memortabulo omaĝe al V. Gernet en Esperanto kaj la rusa en Odeso

ZEO-oj

redakti

En Odeso estas du Zamenhof/Esperanto-Objektoj[7]:

  1. Monumento al Zamenhof. La monumento estis muntata en 1957[8] kaj ĝis nun ĝi estas la sola monumento de Zamenhof en Ukrainio. Ĝi troviĝas laŭ la adreso Deribasivska 3.
  2. Memortabulo de Gernet. La tabulo al Gernet troviĝas en la Tairova instituto de vinberkulturo kaj vinfarado kaj estis farata dank' al iniciato de e-klubo «Verdaĵo» en julio 2011.

Galerio de vidindaĵoj

redakti
  1. Jam la referenca esperantlingva "Poŝatlaso de la mondo", eldonita 1971 en Prago, en sia mapo 17 esperantigas la urbon Odeso.
  2. Informoj pri la haveno. Arkivita el la originalo je 2012-02-20. Alirita 14 de marto 2014.
  3. "Partneraj urboj". klaipeda.lt. Klaipėda (litove)
  4. Waldemar Haffkine: Pioneer of Cholera Vaccine. EDYTHE LUTZKERAND kaj CAROL JOCHNOWITZ. American Society for Microbiology Arkivigite je 2012-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Rats, fleas and men; Anthony Daniels on how the secret of bubonic plague was found.de Anthony Daniels. Sunday Telegraph (Londono). p. 14. 25a de Aŭgusto, 2002.
  6. La 71-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda. Arkivita el la originalo je 2012-04-11. Alirita 2011-01-07.
  7. ZEO-oj en Odeso. Arkivita el la originalo je 2012-03-03. Alirita 2011-09-05.
  8. historio pri la ekesto de la monumento de Zamenhof. Arkivita el la originalo je 2015-06-10. Alirita 2017-01-11.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti