Péter Korbuly
Péter Korbuly [korbuj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Korbuly Péter estas hungara radioparolisto, voĉoaktoro, aktoro.
Péter Korbuly | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1946 (77-jaraĝa) en Újpest |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1969) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Péter Korbuly[1][2] naskiĝis la 13-an de oktobro 1946 en Újpest.
Biografio
redaktiPéter Korbuly akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1969. Lia ĉefinstruisto estis Miklós Szinetár. Li estis aktoro en teatro, sed ekde 1976 li estis radioparolisto en la Hungara Radio ĝis la emeritiĝo en 2007. Li konstante havis ankaŭ voĉaktorajn rolojn. Li ricevis aktorajn kaj ŝtatajn premiojn. Li havis edzinon.
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- La atestanto (1969) – persona gardisto
- Imre Madách: La tragedio de l' homo (2011) - voĉo de aŭtomato
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Samuel L. Jackson, John de Lancie, Martin Sheen, Kiefer Sutherland[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Rózsa Sándor (serio, 1969)
- Sztrogoff Mihály (serio, 1975) – Taizis
- Kisváros (serio, 1997) – Lendvai (polickapitano)