Pola Popola Respubliko
Pola Popola Respubliko (pole Polska Rzeczpospolita Ludowa, PRL) estis la oficiala nomo de la pola ŝtato en la jaroj 1952-1989. Antaŭe, en la jaroj 1945-1952 la sama ŝtato funkciis en la internacia medio sub la nomo Pola Respubliko (Rzeczpospolita Polska). La tiutempa propagando nomis la regadon de Pola Laborista Partio - kaj ekde 1948 de Pola Unuiĝinta Laborista Partio - Popola Pollando.
Pola Popola Respubliko | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
historia lando • satelita ŝtato • popolrespubliko • komunisma reĝimo | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
27 000 000
| ||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
Historio de Pollando |
Polaj ŝtatoj: |
Ŝtato de unuaj Piastoj (ĝis 1138) |
Feŭda dispartigo (1138-1320) |
Unuiĝinta Reĝlando (1320-1386) |
Pola-Litova Unio kaj regado de Jogajlidoj (1386-1569) |
Respubliko de Ambaŭ Nacioj (1569-1795) |
Dispartigita Pollando (1795-1918) |
Kongresa Pollando (1815-1830) |
Dua Respubliko (1918-1945) |
Pollando dum la dua mondmilito |
Pola Popola Respubliko (1945-1989) |
Tria Respubliko (ekde 1989) |
Vidu ankaŭ: |
→Listo de reĝoj de Pollando →Listo de prezidantoj de Pollando |
Dum la jaroj 1989-1991 pro diversaj politikaj agoj la ŝtato ŝanĝiĝis al demokratia Pola Respubliko, ankaŭ nomata kiel la Tria Respubliko.
Pollando, kiu post la Dua Mondmilito devis cedi preskaŭ la tutan teritorion oriente de la Curzon-linio de 1920 (inkluzive de la pseŭdoŝtata teritorio Centra Litovio ĉirkaŭ Vilno) al Sovetunio, laŭ premo de la registaro de Sovetunio sub gvido de Stalino ricevis preskaŭ la tutan teritorion de la Germana Regno oriente de la Odro-Niso-limo - ĉion krom la norda duono de la germana provinco Orienta Prusio, kiun prenis Sovetunio mem kaj kiu poste iĝis la Kaliningrada regiono. Praktike ĉiuj germanlingvanoj el la teritorio oriente de la Odro-Niso-limo estis forpelitaj ĝis la vintro 1946/1947, kaj granda plimulto de la pollingvanoj el la teritorio oriente de la Curzon-linio jam en 1945 estis translokigitaj en la "novan teritorion" de Pollando, tiel ke la pola ŝtato praktike estis ŝovita okcidenten je proksimume 250 kilometroj je la arbitra postulo de Sovetunio.
Kvankam la "malnovaj orientaj teritorioj" de Pollando iĝis firma parto de Sovetunio, la "novaj okcidentaj teritorioj" estis nur "sub administrado de Pollando" kaj laŭ kulturo historie estis integraj partoj de Germanlingvio. Aldone multaj milionoj da orientaj germanoj forpelitaj al centra kaj okcidenta Germanio publike postulis la revenon al siaj hejmlokoj kaj instalon de germanlingva administrado tie, ideale la rekreon de unuigita Germanio kun tiuj regionoj. Tial multaj poloj en historiaj memoroj de la antaŭaj dispartigoj de Pollando timis, ke estonta traktato povus decidi pri regermanigo de la "novaj okcidentaj teritorioj", sen ke Sovetunio pretus redoni la "malnovajn orientajn teritoriojn". Kompense al tiu timo la gvidantoj de Popola Pollando inventis kaj oficialigis pollingvajn nomojn por ĉiuj loĝlokoj kaj pliaj toponimoj de la "novaj okcidentaj teritorioj", malpermesis la antaŭajn germanlingvajn nomojn, provis forigi ĉiuj germanlingvajn skribaĵojn de fasadoj kaj reverkis la historiojn de la loĝlokoj, kvazaŭ ili estus de ĉiam loĝataj de poloj kaj la "ŝovo okcidenten je proksimume 250 kilometroj" de Pollando tute ne okazintus.
Nur la traktatoj pri la reunuigo de Germanio en 1990 laŭ internacia juro garantiis, ke la "novaj okcidentaj teritorioj" konsideriĝas integra parto de Pollando kaj tiel restos. Tiam la komunisma reĝimo de la Pola Popola Respubliko jam estis disfalinta: Dum ties tuta daŭro do la necerteco pri ebla perdo de triona parto de la ŝtata teritorio estis kontinua minaco, kiu kontribuis al sento de necerteco kaj de politika agitado kontraŭ la ne-komunisma Federacia Respubliko Germanio, la okcidenta parto de Germanio kie la forpelitaj orientaj germanoj povis pli libere esprimiĝi ol en la komunisme kontrolita ŝtato GDR tuj okcidente de la Odro-Niso-limo.
Pli gravaj eventoj
redakti- 28.10.1950: Komunistaj regopovoj de Pollando anoncis ŝanĝon de valuto kun malpermeso posedi oron, platenon kaj valorpaperojn — la reformo damaĝis entreprenistojn kaj ŝparemulojn
- 5.12.1953: Dua soveta okupado de Pollando: subkolonelo Józef Światło, supera funkciulo de la pola sekreta servo, fuĝis al Okcidenta Eŭropo, kie post ricevo de politika azilo li komencis pere de Radio Libera Eŭropo malkaŝi kulisojn de la soveta imperiismo
- 13.11.1956: Senstalinigo: Konstantin Rokosovski estis maldungita kiel pola ministro pri nacia defendo kaj forveturis al Moskvo — nomata "soveta marŝalo", kiu iĝis simbolo de sovetiigo de la pola armeo kaj ĝia subigo al komunista diktaturo
- 29.10.1959: Oni malpermesis al publicisto kaj literatura historiisto Jan Józef Lipski lekcion pri faŝismo
- 13.11.1962: Ligo de Land-Defendo fondiĝis — dum la periodo de komunista diktaturo ĝi apogis politikan endoktrinigon de la junularo - unua prezidanto estis Franciszek Księżarczyk, soldato batalanta en hispana enlanda milito flanke de la respubliko, postmilite funkciulo respondeca pri reprezalioj de la membroj de subtera movado
- 29.10.1988: La registaro kun Mieczysław Rakowski decidas likvidi la Ŝipfarejon de Gdańsk - la lulilon de "Solidareco" — post preskaŭ du jaroj Pola Sejmo postulis starigi la ĉefministron antaŭ Ŝtata Tribunalo (post pluaj jaroj venkis lojaleco al interkonsentoj de la Ronda Tablo, kaj ne la socia intereso)
- 13.12.1989: Senkomunismigo: premiero de la filmo "Esplora enketado" reĝisorita de Ryszard Bugajski el 1982 — laŭ cenzuro "la plej kontraŭkomunista filmo en historio de la Pola Popola Respubliko", en 1983 komunista reĝimo malfondis ĝian produktoran skipon, sed la filmo estis distribuata samizdate
Cenzuritaj personoj en Popola Pollando kaj Pola Popola Respubliko
redakti- Nikolaj Buĥarin
- Roman Dmowski
- Ferdynand Goetel
- Władysław Gomułka
- Tadeusz Hołówko
- Panait Istrati
- Szczepan Jeleński
- Juliusz Kaden-Bandrowski
- Zofia Kossak-Szczucka
- Gaston Leroux
- Karl May
- Czesław Miłosz
- Benito Mussolini
- Ferdynand Ossendowski
- Józef Piłsudski
- Ignazio Silone
- Josip Broz Tito
- Lev Trockij
- Edgar Wallace
- Adam Zagajewski
Vidu ankaŭ
redakti- Dua Pola Respubliko,
- Portempa Pola Revolucia Komitato, Soveta-Pola Milito
- Soveta invado en Pollandon
- Jalta konferenco, Regajnitaj Teritorioj, Plano Marshall, Plano de Rapacki
- Pola Komitato de Nacia Liberigo, komunista krimo, amasaj komunistaj krimoj
- Proceso de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato, Augustów-traserĉo, Anatemitaj Soldatoj, Libero kaj Sendependo, Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando,
- Pola Unuiĝinta Laborista Partio, Ribelo de Poznań, Letero de 34, Marto 1968, Pola ribelo de Decembro 1970, Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj, Konfederacio de Sendependa Pollando, Letero de 59
- Liberaj Sindikatoj de Supra Silezio, Liberaj Sindikatoj de Marbordo, Strikoj de Lublin, Strikoj en la Pola Marbordo, Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco", Milita stato en Pollando
- Pola parlamenta balotado en 1989