San Pedro del Arroyo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon San Pedro del Arroyo (stacidomo). |
San Pedro del Arroyo [sanPEdro delaROĝo] estas municipo en la nordo-centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Ávila, en la centro de la provinco. San Pedro del Arroyo estas komprenebla etimologie kiel Sankta Petro de la Rojo, kaj tiukadre kaj en la blazono kaj en la flago aperas la ŝlosiloj de Sankta Petro, konsiderata la unua papo, kaj ondoj de rojo. Fakte trafluas la teritorion la rivero Arevalillo kaj la rojo Espinarejo.
San Pedro del Arroyo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05350 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 500 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 27 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 48′ N, 4° 52′ U (mapo)40.8023476-4.8708817Koordinatoj: 40° 48′ N, 4° 52′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 994 m [+] | ||
Areo | 18,55 km² (1 855 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Pedro del Arroyo [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de submunicipo Morañuela kaj San Pedro del Arroyo mem, okupas totalan areon de 18,55 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 445 loĝantojn.
Ĝi perdis 250 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 27 km de Avilo, provinca ĉefurbo, kaj estas tre bone komunata kun Avilo kaj kun Salamanko kaj ŝosee kaj per fervojo: estas fervoja stacio (en la tabelfoto).
Ĝi limas kun la samprovincaj Albornos, San Juan de la Encinilla, Aveinte, Villaflor kaj Santo Tomé de Zabarcos.
Historio
redaktiEstis rura romia setlejo de la 1a-2a jarcentoj. Poste tiu rezultis en la monumenta romia vilao, nune nomita El Vergel, de la 3a-4a jarcentoj.
En Mezepoko okazis reloĝado kaj gravis la Reĝa Brutovojo Okcidentleona. La areo apartenis al la Regno Kastilio. En la preĝejo estas mudeĥara kasona plafono de la 15-a jarcento.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo: mezepoka fonto, piedirado).
La tuta municipa teritorio estas Birdoprotekta Areo ZEPA.
Bildaro
redakti-
Preĝejo.
-
Kasonaro.
-
Ĥorusejo kaj kasonaro.
-
Mezepoka fonto.
-
Mozaikoj el El Vergel.
-
Romiaj tomboriĉaĵoj.
-
Visigotaj tomboriĉaĵoj.