Sankt-Peterburga Ŝtata Agrikultura Universitato
Sankt-Peterburga Ŝtata Agrikultura Universitato (ruse Санкт-Петербургский государственный аграрный университет) estas specialigita universitato en Puŝkin, apudurbo de Sankt-Peterburgo. La universitato edukas agronomojn, teknikistojn, ekonomikistojn, juristojn kaj aliajn fakulojn por la bezonoj de agrikulturo.
Sankt-Peterburga Ŝtata Agrikultura Universitato | |||||
---|---|---|---|---|---|
universitato lernejo | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 1904 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 59° 43′ 47″ N, 30° 23′ 17″ O (mapo)59.7297230.38806Koordinatoj: 59° 43′ 47″ N, 30° 23′ 17″ O (mapo) | ||||
lando | Rusio | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
| |||||
| |||||
Surbaze de la jura fakultato en tiu ĉi universitato, la 4-an de marto 2007 okazis la Unua Lingva Festivalo en Sankt-Peterburgo. La universitato esprimis sian interesiĝon daŭre subteni la aranĝon.