Steingrímur Hermannsson
Steingrímur Hermannsson (naskiĝinta la 22-an de junio 1928, mortis la 1-an de februaro 2010) estis islanda inĝeniero, politikisto kaj eks-ĉefministro. Li estis partiestro de la Progrespartio 1979-1994, kaj poste direktoro ĉe la islanda Centra banko. Steingrímur estis filo de Hermann Jónasson, ankaŭ ĉefministro kaj partiestro de la Progrespartio. Li estis parlamentano 1971-1994.
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Steingrímur.