[go: nahoru, domu]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Sveda Antologio estas Esperanta antologio redaktita de Sam Jansson, Björne Backman kaj Arne Lenner. La unua 228-paĝa parto aperis en la jaro 1934 en Stokholmo ĉe Eldonejo Socialista ESPERANTO. La dua parto, paĝoj 231-432, aperis samjare.

Sveda Antologio
Sveda Antologio
Sveda Antologio
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1934
Urbo Stokholmo
Eldoninto Eldonejo Socialista ESPERANTO
Paĝoj 228
vdr

Recenzoj

redakti

Pri la unua parto

Citaĵo 
 Tiu ĉi jamaperinta unua parto reprezentas la epokon inter 1850 kaj 1910, la aperonta dua parto la epokon 1910-1930. La elekto speciale favoris la verkojn, en kiuj estas io speciale sveda. Jam aperintaj verkoj ne troviĝas en la antologio, kaj ofte tradukitaj verkistoj ricevis malpli multan lokon.
La tradukoj estas tre bonaj. 
— 1934, Lingvo Libro, paĝo 35; Historio de Esperanto III, paĝo 849
Citaĵo 
 Tiun ĉi antologion kies unua volumo kuŝas antaŭ ni, ni ĝuis de la unua ĝis la lasta vorto ! Kiel ĉiuj svedaj eldonitaĵoj ankaŭ tiu ĉi libro estas presita sur bela fortika papero, per simplaj distingeblaj literoj, ornamita per alloga kovrilo. tial ĝi ne nur estas bonefika por la menso kaj spirito sed ankaŭ por la okuloj de vera libro-amanto. La poeziaĵoj ne abundas en la libro. La nomoj de la poeziotradukintoj tamen garantias la artecon. (M. Carlsson, G. Johansson, S. Engholm, V. Thilander). Ni trovas belan prozon de sep grandaj figuroj kaj la granda

nombro da paĝoj, kiun oni dediĉis al ĉiu el ili, permesas al ni vere penetri en la pensojn kaj animstatojn de la respektivaj verkistoj. Interesa skizo d e S-ro Bjarne Beckman pri « Sveda Literaturo 1880-1920 » jam valoras la aĉeton de la libro. Ni nur volus atentigi la kompilintojn — kiujn ni pro ilia zorga kaj plensukcesinta laboro tutkore gratulas — pri la fakto ke la libro estus ankoraŭ pli interesa, se por ĉiu verkisto, antaŭ la tradukoj ni trovus malgrandan biografion kiel ekzemple en la « Belga Antologio ».

Estas nia sincera deziro, ke la libro trovu multajn aĉetantojn, kaj ke la sekvonta volumo estos inda konkursi kun la unua. 
— Belga esperantisto n218 (apr 1935)
Citaĵo 
 La aktiva sveda movado faris belan donacon al la Esperantistaro, pliriĉigante nian literaturon per ĉi tiu antologio, kiu, se la aperontaj volumoj subtenas la nivelon de la unua, prenos gravan lokon inter la aliaj antologiaj [tiel] jam aperintaj.

La unua parto rilatas la tempon inter la jaroj 1880-1910, la florepokon de la moderna sveda literaturo. La libro komenciĝas per interesa kaj instrua skizo pri la evoluo de la sveda literaturo dum la periodo 1880-1920, verkita de nia kompetenta samideano Bjarne Beckman, unu el la tri redaktoroj de la antologio. Tio ekkonigas la diversajn verkistojn, kaj ties tendencojn, por fremdaj legantoj. Sep aŭtoroj, komencante ĉe August Strindberg, okupas la nunan volumon, kaj la diversaj fragmentoj de noveloj, dramoj, kaj poemoj donas vivan bildon de la sveda medio: la soleca vivo de la kamparanoj inter la neĝo kaj arbaroj, la aventuroj de la fiŝistoj inter la sovaĝaj marondoj kaj la ŝeroj (ŝajne la samaj rokinsuletoj kiujn niaj norvegaj s-anoj nomas “skeroj”) kaj la etburĝa vivo de la urboj. Pri la riĉa historio de la lando —la malnovaj militoj kontraŭ danoj kaj rusoj, la senkompataj religiaj luktoj, la kruela fiereco de la feŭdaj nobeloj —oni ricevas fortajn impresojn. La ekstraktoj estas tiel elektitaj, ke oni ne havas la impreson ke oni legas fragmentojn— ĉiu estas en si mem kompleta.

La traduko estis kolektiva : partoprenis pli ol tridek personoj en la unua volumo, kaj preskaŭ la tuta lando kunhelpis ; tamen la lingvo kaj stilo estas unuforme bona kaj plaĉa. Mi finlegis la libron kun la forta deziro, ke baldaŭ sekvu la aliaj volumoj. 
— J. FARRAND. La Brita Esperantisto - Numero 358, Februaro (1935)

Pri la dua parto

Citaĵo 
 Antaŭ kelkaj semajnoj ni skribis ke estis nia sincera deziro « ke la sekvonta volumo estos inda konkursi kun la unua ». Ni tuj povas diri ke nia deziro plenumiĝis brile.

La dua volumo, kiu feliĉe ne estas la lasta, estas same bele eldonita kiel la unua. Eĉ ni trovis en ĝi belan, tutpaĝan artilustraĵon. La verko enhavas fragmentojn de dek kvar aliaj verkistoj, do entute la unua parto de la antologio (2 vol.) pritraktas la 21 plej gravajn Svedajn verkistojn de antaŭ la milito. Same kiel en la unua volumo, la ĉefa parto estas dediĉita al la prozo; bela, fortika prozo kiu tutspeciale devas interesi la Flandrojn, ĝi estas de la sama strukturo kiel ilia kaj la sveda kaj flandra lingvoj ja estas « parencoj ».

Tial ankaŭ , ni insiste rekomendas la « SVEDA ANTOLOGIO’n » al ĉiuj niaj legantoj. 
— Belga esperantisto n219 (maj 1935)
Citaĵo 
 Ĉi tiu volumo meritas lokon kun sia antaŭulo inter la plej bonaj antologioj ĝis nun eldonitaj en Esperanto, tiel pro sia literatura valoro, kiel pro la kompetentaj kaj bonstilaj tradukoj.

Estas rimarkinde, ke kvankam la antologio ampleksas la unuan kvaronon de la dudeka jarcento—periodon plenan de gravaj, multaŭguraj okazintaĵoj — la leganton preskaŭ neniam trafas eĥo de la vibranta eksterlando; la sveda kamparo en kiu centriĝas la intereso de la rakonto ŝajnas malhavi ĉian rilaton kun la ekstera mondo. Sed la trankvilo estigita de ĉi tiu izoleco estas nur supraĵa, ĉar ene de ĉiu malgranda komunumo pulsas eta kosmo, kiu fidele respegulas en malgranda skalo ĉion, kio okazas ekstere. El la verkistoj kelkaj estas tre bone konataj; inter ĉi tiuj la unuan lokon havas Selma Lagerlof, kiu prezentiĝas per kvar noveloj. Sed la plej daŭran impreson postlasas la strangtitola novelo Danco kun urso dum Panjo atendas de Pelle Molin: necesus longe serĉi en nia literaturo, por trovi ion tiel streĉe ekscitan, ion kio tiel insiste devigas al la leganto partopreni mem en la rakonto. El la aliaj prozistoj Sigfrid Siwertz meritas mencion pro siaj infanstudoj La krio kaj La rabista kastelo. Malmultaj verkistoj sukcesas eniĝi tiom profunde en la infanan animon kaj tamen prezenti siajn trovaĵojn en interesa formo.

Ofte en niaj antologioj oni trovas, ke la poemoj ne atingas la nivelon de la prozaĵoj. Ĉi tion oni devas atribui unualoke al tio, ke, dependante pli de la vort-muziko kaj de la ide-asocioj, la poezio tiom pli postulas de la tradukanto. Ankaŭ en la nuna volumo rimarkiĝas tiu diferenco, kio igas malfacila justan prijuĝon pri la relativaj valoroj de la originaloj. Plej sukcesaj el la versaj tradukoj estas tiuj de Magda Carlsson ; tiuj de Stelan Engholm [tiel] kaj Gustav Johansson kelkfoje atingas egalan nivelon, sed entute ili ne estas kontentigaj. 
— ALEC VENTURE. La Brita Esperantisto - Numero 362, Junio (1935)

Enhavo

redakti
  • Antaŭparolo 
  • Sveda literaturo 
  • AUGUST STRINDBERG (1859-1912)
    • Stokholma birdperspektivo 
    • Por pli alta celo
    • Amo kaj greno
    • Falĉada festeno
    • Gustav Vasa
  • GUSTAF AF GEIJERSTAM (1858-1909)
    • En la arĥipelago
    • Neĝovintro
  • VICTORIA BENEDICTSSON (Ernst Ahlgren) (1850-1888)
    • Krimulo pro heredo
    • La kokino de panjo Malena
  • ANNE CHARLOTTE EDGREN-LEFFLER (1840-1892)
    • Onklino Malvina
  • VERNER VON HEIDENSTAM (1859—
    • Kristnaska kanto de la pilgrimanto
    • Domo de la memoroj
    • Facile homaj vangoj fajroruĝas
    • La nokto
    • Ĉe la preĝejo
    • Pura blanka ĉemizo
    • Inter la svedaj ŝeroj
    • Preĝo kaj promeso
    • Ĉe la limŝtono
    • Ĉe la vojfin'
  • OSCAR LEVERTIN (1862-1906)
    • Novjara kanteto mezepoka
    • Mónika
    • En la juda tombejo de Praha
    • La ĝardena vojeto
    • En Österos
    • La popolo de Nifelhem
    • La gepatra lingvo
  • PER HALLSTRÖM (1866—
    • Tragedieto
    • La islanda falko
  • ELLEN KEY (1849-1926)
    • Vivlinioj
  • SELMA LAGERLÖF (1858—)
    • La legendo pri la birdnesto
    • Onklo Ruben
    • La tombvortoj
    • La Ingmaroj
  • GUSTAV FRÖDING (1860-1911)
    • Gazelo
    • La mondo
    • Vintra kanteto
    • Al Salem
    • Kan', kan', kantu
    • La poeto Vennerbom
    • Fylgia
    • Idealismo kaj realismo
    • Devus esti steloj
    • Maljuna monto-monstro
    • Maja kanteto
    • Maŝino en malordo
  • HANS LARSSON (1862—)
    • Intencoj
  • ERIK AXEL KARLFELDT (1864-1931)
    • La prapatroj
    • Plenrajta kolero
    • Vagabondo
    • Temp' atenda
    • Ĉieliro de Profeto Elija
    • Virgulino Maria
    • Portas la nomon Sopir' la kastel'
    • Malsano
    • Gejunularo
  • PELLE MOLIN (1864-1896)
    • Danco kun urso dum Panjo atendas
  • ALBERT ENGSTRÖM (1869—)
    • La grizfoko
    • Johano
    • La malriĉulejo
  • HJALMAR SÖDERBERG (1869—)
    • La pelto
    • Blom
  • BO BERGMAN (1869—)
    • Marionetoj
    • Adaĝo
    • La Revuloj
    • Nun iras ŝip'
    • Infana kanteto
    • Nia sorto
    • Lilio en paradizo
    • La lasta stalo
  • WILHELM EKELUND (1880—)
    • Tiam estis helaj la fagoj
    • Kvieto
    • La urbo
    • Adoro
  • SIGFRID SIWERTZ (1882—)
    • La Melarfratuioj
    • La krio
    • La rabista kastelo
  • SVEN LIDMAN (1882—)
    • Eüridike Berg
    • Konvertiĝo de Nanna Rosén
  • HJALMAR BERGMAN (1883-1932)
    • Studenta ekzameno
    • La ĉefo Sinjorino Ingeborg
  • ANDERS ÖSTERLING (1884—)
    • Evangelio
    • Monokordo

Eksteraj ligiloj

redakti