[go: nahoru, domu]

TV Guide

dusemajna usona revuo ĉefe pri elsendotempoj de televidaj programoj

TV Guide estas usona revuo, kiu ĉefe provizas informojn pri la elsendotempoj de televidaj programoj. Ĝi de la fondiĝo en 1953 aperis ĉiusemajne, sed komence de la 2010-aj jaroj ŝanĝis la aperritmon al eldono ĉiun duan semajnon. La revuo estas posedata de OpenGate Capital, dum ĝiaj ciferecaj aktivaĵoj estas kontrolitaj de CBS Corporation. Aldone al la horaroj, la revuo ankaŭ inkludas novaĵrecenzojn, intervjuojn, kaj klaĉojn ligitajn al televido.

TV Guide
revuo • reteja revuo vd
Dum 1953 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Walter Annenberg vd
Sidejo Nov-Jorko
Lando Usono
Posedata de TV Guide vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti