[go: nahoru, domu]

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Troickij ponto (aŭ la Ponto de Triunuo) estas unu el la plej gravaj kaj belaj pontoj trans rivero Neva en Sankt-Peterburgo. Ĝi kunigas la placon Marsovo Pole kaj la Placon de Triunuo, de kiu ankaŭ startas la avenuo Kamenoostrovskij. Laŭ la akso de la ponto iras meridiano de Pulkovo.

Troickij ponto
baskula ponto Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Arkitekto René Patouillard-Demoriane vd
Estiĝo 1903
Malfermo 1903
Lando Rusio
Rusia Imperio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Sankt-Peterburgo
Situo
Geografia situo 59° 56′ 56″ N, 30° 19′ 39″ O (mapo)59.94875277777830.327405555556Koordinatoj: 59° 56′ 56″ N, 30° 19′ 39″ O (mapo)
Troickij ponto (Sankt-Peterburgo)
Troickij ponto (Sankt-Peterburgo)
DEC
Situo de Troickij ponto
Map
Troickij ponto
vdr
Malnova foto de Troickij ponto

La longeco de la ponto estas 582 metroj, la larĝeco — 23,4 metroj, maso de la metalaj konstruaĵoj — 11,2 tunoj. Funkciigita en 1903, ekde 1918 la ponto nomiĝis Ponto de Egaleco kaj post la morto de Sergej Kirov — Kirovskij Ponto (Ponto Kirov). La 4-an de oktobro 1991 la ponto rehavis sian historian nomon.

La ponto konsistas el 5 arkoj kaj unu disigebla arko ĉe la maldekstra bordo de la rivero. En la jaroj 2001-2002 la ponto estis fermita kaj grave rekonstruata. Post la rekonstruo ĝi denove estas en uzo.

Bibliografio

redakti
  • Антонов Б. И. Мосты Санкт-Петербурга. — СПб: Глагол, 2002.