Vega de Santa María
Vega de Santa María [BEga desantamaRIa] estas municipo en la nordoriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Ávila, en la centro de la provinco. Vega de Santa María estas komprenebla kiel Valo de Sankta Maria.
Vega de Santa María | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05292 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 76 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 50′ N, 4° 39′ U (mapo)40.835833333333-4.6419444444444Koordinatoj: 40° 50′ N, 4° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 940 m [+] | ||
Areo | 18 km² (1 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vega de Santa María [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,18 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 71 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 23 km de Avilo, provinca ĉefurbo. En ĝia municipa teritorio estas la plej alta punkto de la komarko La Moraña, precize en la geodezia punkto de Cerro de la Goyá.
Ĝi limas kun Villanueva de Gómez, Blascosancho, Velayos, Hernansancho, Peñalba de Ávila, Pozanco kaj Santo Domingo de las Posadas.
Historio
redaktiEn Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, preĝejo, piedirado, fontoj, montetoj ktp.).