[go: nahoru, domu]

Wattenscheid

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 2 jan. 2024.
Wattenscheid
urbodistrikto de Bochum
situo de la urbodistrikto ene de Bochum

Wattenscheid - prononco [VATnŝajt] - inter la jaroj 1926 kaj 1974 estis eksterdistrikta urbo en la centra Ruhr-regiono en okcidenta Germanio. Kadre de administra reformo, la 1-an de januaro 1975 la urba teritorio aldoniĝis al la pli orienta najbara urbo Bochum - prononco [BO:ĥum] - kaj Wattenscheid iĝis unu el ses urbaj distriktoj de Bochum. La 1-an de aprilo 2013 la urbodistrikto havis 71 428 loĝantojn. Kristana patronino de la distrikto estas la sankta Gertrudo de Nivelles.

parto de la merkata placo