[go: nahoru, domu]

Bonaero

ĉefurbo de Argentino

Bonaero (hispane Buenos Aires [BŬEnos AJres], kiu signifas bonaj aeroj aŭ, se konsideri kuntekston de mara navigado, "la ĝusta vento") estas la ĉefurbo de Argentino. La oficiala urbo-regiono nomiĝas Federala Ĉefurbo (Capital Federal) [kapiTAL fedeRAL], kaj enhavas 3.000.000 da enloĝantoj. Sed la urbo kreskis multe en la apudan provincon, la Bonaera Provinco, kaj la tuta urba areo havas entute 8.700.000 enloĝantojn.

Bonaero
hispane: Buenos Aires
urbo
Bonaero, obelisko en Placo de Respubliko
Oficiala nomo: Ciudad Autónoma de Buenos Aires (esperante: Eksterdistrikta urbo de Bonaero)
Kromnomoj: Reĝino de l' Plata, Malgranda Eŭropo de Suda hemisfero, Parizo en Sud-Ameriko, Ĉefurbo de Tango
Lando Argentino Argentino
Provinco Bonaera Provinco
Rivero Plata-Rivero
Situo Bonaero
 - alteco 25 m s. m.
 - koordinatoj 34° 36′ 12″ S 58° 22′ 54″ U / 34.60333 °S, 58.38167 °U / -34.60333; -58.38167 (mapo)
Areo 203,0 km² (20 300 ha)
 - de aglomeraĵo 4 758 km² (475 800 ha)
Loĝantaro 3 050 728 (2009)
 - de aglomeraĵo 13 356 715
Denseco 15 028,22 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 2 807 loĝ./km²
Malkovrita 1516
 - fondia 1536
 - refondita 1580
Urbestro Mauricio Macri
Horzono ART (UTC-3)
Poŝtkodo C1000-1499XXX
Telefona antaŭkodo 011
IHD 0.866 – alta
ISO 3166-2 AR-C
Situo enkadre de Argentino
Situo enkadre de Argentino
Situo enkadre de Argentino
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Buenos Aires
Retpaĝo: buenosaires.gov.ar hispane

bue.gov.ar angle

Demonimo: porteño (m), porteña (f)

La loko, kie situas Bonaero, estis unue malkovrita fare de la hispana maristo Juan DÍAZ DE SOLIS en 1516. Tamen la malkovro estis malfeliĉa por la maristo: li estis mortigita dum atako de indiĝenoj. Pedro DE MENDOZA fondis urbon unue (1536) kaj Juan DE GARAY refondis ĝin en 1580.

Bonaero havas humidan subtropikan klimaton. La averaĝa jara temperaturo estas 17.6 °C, kiu varias inter -5 - 43 °C. Jare pluvas po 1147 mm (julie tre malofte neĝas).

Famuloj

Esperanto-movado

Ekzistas Bonaera Esperanto-Asocio (BEA). UEA havas plurajn delegitojn, kaj Pasporta Servo listigas kelkajn esperantistojn, ĉe kiuj eblas senpage tranokti. En 2014 okazos en Bonaero la 99-a UK.

Esperanto-movado

En Bonaero okazos la 99-a Universala Kongreso de Esperanto (2014).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda ak:Buenos Aires