Omano
mezorienta lando
Omano (Araba: عمان transliterigo: Omman), oficiale la Sultanlando de Omano (Araba: سلطنة عُمان transliterigo: Saltanat Omman), estas Araba lando en sudokcidenta Azio sur la sudorienta marbordo de la Arabia Duoninsulo. Ĝi havas landlimojn kun la Unuiĝintaj Arabaj Emirolandoj (UAE) nordokcidente, Saŭd-Arabio okcidente kaj Jemeno sudokcidente. La marbordo de Omano estas formita per la Araba Maro sude kaj oriente, kaj la Golfo de Omano nordoriente.
- Landkodo: OM.
- E-nomo: Omana Sultanlando.
- Nacia nomo: Sultanat Uman, سلطانة عمان
- Areo: 212.000 kv.km.
- Politika sistemo: absoluta monarĥio.
- Ŝtatestro: sultano Kabus bin Said as-Said (1970).
- Ĉefurbo: Maskato (500 mil).
- Loĝantaro: 2.196 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: araba.
- Kredantoj: islamanoj (muzulmanoj).
- Eksporto: nafto, fiŝo.
- Pokapa GNP: 4.820 $.
- Valuto: Omana rialo.
- Heredaĵo: Maskato, Nizva, Salalah, Musandema duoninsulo.
Biogeografie la lando troviĝas en la Sudaraba ekoprovinco el la Afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi i.a. enhavas ekoregionon kiu estas nomata : Montaraj maldens-arbaroj de Al Hajar Al Gharbi.