[go: nahoru, domu]

Paul Friedrich Wilhelm Tarnow: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Eksteraj ligiloj: ekstera ligilo
Neniu resumo de redakto
 
(2 mezaj versioj de 2 uzantoj ne montriĝas)
Linio 5:
| pseŭdonomo =
| dato de naskiĝo = [[17-an de julio]] [[1881]]
| loko de naskiĝo = [[Barmen]]
| nacieco = [[germano]]
| tradukis =
| dato de morto = [[13-an de decembro]] [[1944]]
| loko de morto = [[Düsseldorf]], {{Nazia Germanio}}
| verkis =
| aliaj aktivaĵoj =ĉefkunlaboranto de [[Enciklopedio de Esperanto]]
| akademiano =
Linio 17:
}}
 
'''Paul Friedrich Wilhelm TARNOW''' (tarno), naskiĝis la [[17-a de julio|17-an de julio]] [[1881]] en [[Barmen]] (de 1929 urboparto de [[Wuppertal]]), mortis la [[13-a de decembro|13-an de decembro]] [[1944]] en [[Düsseldorf]], estis germana diplomita [[inĝeniero]] (germana akademia titolo "Dipl.-Ing."), maŝinkonstruestro, provinca konsilanto de maŝinaferoj (germana titolo "Regierungsbaumeister und Provinzialbaurat") en Düsseldorf kaj Esperanto-pioniro.
 
== Loka agado por Esperanto ==
Tarnow propagandis [[Esperanto]]n en [[Hanovro]], [[Supera Silezio]], [[Elberfeld]] (de 1929 urboparto de [[Wuppertal]]), [[Düsseldorf]] kaj [[Kiel]]. En [[1907]] li fondis la Esperanto-grupon en Hanovro kun pli ol 100 anoj kaj estis ĝia [[prezidanto]] ĝis [[1909]]. En [[1908]] li kunfondis en [[Lüneburg]] la [[asocion Nord-Okcidenta Ligo]]-n, en septembro [[Superde la sama jaro la asocion Supra-Silezia Esperanto-Ligo|Super-Silezian Esperanto-Ligon]] kaj en [[1911]] en [[Elberfeld]] la Esperanto-GrupoGrupon "Verda Stelo".
 
== Nacia kaj internacia agado ==
En 1908 Tarnow partoprenis je la fondo de Universala Esperanto-Asocio ([[UEA]]) kaj estis ĝia [[UEA-delegito|delegito]] de 1908 ĝis 1910 kaj post [[1928]]. Estro de la "ekspozicia fako" de Germana Esperanto-Asocio ([[GEA]]) li estis de 1910 ĝis 1921. De [[1912]] li prezidis la Internacian Asocion de Esperantistaj Fervojistoj. Tarnow ĉeestis 8 Universalajn Kongresojn ([[UK]]).
 
== Kolektanto kaj aŭtoro ==
Laŭ nesubskribita artikolo en la Enciklopedio de Esperanto (1933), kiu probable estas de Tarnow mem, li posedis "unu el la plej grandaj Esperantaj [[biblioteko]]j de sia tempo kun pli ol 2. 000 volumoj kaj la plej grandan arkivon de la mondlingvaj [[gazeto]]j, gvidiloj kaj [[katalogo]]j (nur tre malmultaj mankis)". La kolekto parte estis detruita dum la dua mondmilito. La restantaj partoj post la morto de Tarnow en 1944 kaj la militofino en 1945 estis transdonita al la [[Esperantomuzeo_kaj_Kolekto_por_Planlingvoj|Internacia Esperanto-Muzeo]] en [[Vieno]].
 
Tarnow estis redaktoro de la periodaĵo „[[Esperanto„Esperanto-Kolektanto]]“Kolektanto“ en [[1922]]. Kun [[József Takács]], alia redaktoro de "Esperanto-Kolektanto", li verkis "[[Katalogo_de_la_Esperanto-Gazetaro|Katalogon de la Esperanto-gazetaro]]", ĝis hodiaŭ grava bibliografia helpilo pri fruaj Esperanto-periodaĵoj aperinta en 1934. Li krome estis kunlaboranto de diversaj [[gazeto]]j kaj ĉefkunlaboranto de la [[Enciklopedio de Esperanto]] (1933).
 
Post la ekrego de la nazioj en Germanio en 1933 li estis arestita pro "urĝa suspekto de ŝtat-perfido" en aŭgusto 1934 kaj ankaŭ post sia liberiĝo en decembro de la sama jaro ofte devis prezenti sin al la polico pro siaj internaciaj kontaktoj kun eksterlandaj kolektantoj kaj sia Esperanto-korespondado. En decembro 1939, du monatojn post komenco de la dua mondmilito, la polico malpermesis al li daŭre korespondi en Esperanto kaj retenis kolektaĵojn senditajn de eksterlando. Pro la kvinmonata aresto lia sanstato jam de 1934 estis malbona kaj li suferis pro ripetita [[apopleksio]]. Fine de 1944 aldoniĝis aeratakoj kaj bombardado de lia urbo Düsseldorf. En la aĝo de nur 64 jaroj li tie mortis la 13-an de decembro 1944.
 
== Verkoj ==
Linio 42:
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=tarnow&find_code=WRD&x=8&y=5 Libroj]{{404|date=August 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }} de kaj pri Paul Tarnow en la [[Esperantomuzeo_kaj_Kolekto_por_Planlingvoj|Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]]
* [https://mondmilito.hypotheses.org/3487 Kolektanto, kiu spitis la naziojn], [[Militrakonto]], 27/02/2020
 
{{EdE|T}}
 
 
{{EdE|T}}
[[Kategorio:Germanaj esperantistoj|Tarnow, Paul Friedrich Wilhelm]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1881|Tarnow, Paul Friedrich Wilhelm]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1944|Tarnow, Paul Friedrich Wilhelm]]