[go: nahoru, domu]

Industrio

ekonomia sektoro pri grandskala aŭtomatigita fabrikado

Industrio estas tuto de la artoj kaj metioj, per kiuj oni produktas riĉaĵojn per transformado de krudaj materialoj, kontraste kun terkulturo kaj komerco.

Industrio
Industrio
Industrio
Aliaj projektoj
Industrio en Vikipedio
Industrio en Komuneja kategorio
Industrio en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo 
« Mi havas antaŭsenton, kiu sonas kiel senracieco, sed tamen ne lasas min: la milita ŝtato devas iĝi granda industria giganto. Koncentriĝo de la homoj en grandaj entreprenoj ne devas eterne resti je ilia konsidero; logika sekvo de tio estos anticipe difinita kaj progresanta nombro de mizerularo, vestita je uniformo, kaj komencanta sian tagon akompane de tamburado… Atendiĝas longa kaj propravola subiĝo al unuopaj gvidantoj kaj uzurpatoroj. La homoj ne plu kredas je la principoj kaj kredos verŝajne de tempo al tempo je la savintoj . Pro tiu kialo la aŭtoritata potenco denove levos la kapon en la fascina 20-a jarcento kaj tiu kapo estos terura. »
— Jacob Burckhardt, Letero al amiko [1872]
Citaĵo 
« Dum mi estas urbestro de tiu ĉi urbo la grandaj industrioj estas sekuraj. Ni aŭdas pri konstituciaj rajtoj, libera esprimado kaj la libera gazetaro. Ĉiufoje, kiam mi aŭdas tiujn ĉi vortojn, mi diras al mi: 'Tiu viro estas Ruĝa, tiu viro estas Komunisto.' Vi neniam aŭdas veran usonan paroladon tia. » « (angle) As long as I am mayor of this city the great industries are secure. We hear about constitutional rights, free speech and the free press. Every time I hear these words I say to myself, 'That man is a Red, that man is a Communist.' You never hear a real American talk like that. »
— Frank Hague
Citaĵo 
« Vivo sen industrio estas kulpo, kaj industrio sen arto estas brutaleco» « (angle) Life without industry is guilt, and industry without art is brutality. »
— John Ruskin
Citaĵo 
« Leviĝu en unu el niaj industriaj centroj hodiaŭ kaj diru, ke du kaj du faras kvar, kaj se estas ia financa intereso pri tio, ke du kaj du faras kvin, la polico batos vian kapon. » « (angle) Get up in one of our industrial centres today and say that two and two make four, and if there is any financial interest concerned in maintaining that two and two make five, the police will bash your head in. »
— Albert Jay Nock

Eric Hoffer

redakti
Citaĵo 
« En la industriigita okcidenta mondo la familio malfortiĝis grandparte sub influo de ekonomiaj faktoroj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo 
« Homoj de la penso malofte akorde laboras kune, dum inter la homoj de la afero facile kreiĝas kamaradeco… Komunisma komisaro en industrio havas verŝajne pli da simileco kun kapitalisma industriisto ol kun komunisma teoriisto. La vera internacio estas internacio de la homoj de la afero. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Vidu ankaŭ

redakti