[go: nahoru, domu]

Malplimulto estas la pli malgranda parto aŭ kvanto, kompare kun la pli granda, la partioopinio, kiun apogas la malpli granda nombro da voĉoj.

Malplimulto
Malplimulto
Malplimulto
Aliaj projektoj
Malplimulto en Vikipedio
Malplimulto en Komuneja kategorio
Malplimulto en Vikivortaro
Citaĵo
« La malkontentuloj renkonteblas je ĉiuj ŝtupoj de la vivo, tamen plej multe da ili estas en jenaj kategorioj:

a) malriĉuloj;
b) malsukcesintoj (ne trovintaj por si lokon en la vivo);
c) ekzilitoj;
d) minoritatoj;
e) adoleskuloj;
f) ambiciuloj (starantaj antaŭ nesupereblaj obstakloj aŭ antaŭ nelimigitaj eblecoj);
g) obseditaj je malvirtoj aŭ obsedaj ideoj;
h) impotentoj (fizikaj aŭ mensaj);
i) egoistoj;
j) enuantoj;

k) pekuloj»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Stato de la minoritatoj, kiom ajn ĝi estu protektita de leĝo kaj potenco, ĉiam estas malstabila. Ĉe minoritato, klopodanta konservi sian grupan bildon, malkontento generata de neevitebla sento de malstabileco de sia stato, estas ne tiom forta kiel ĉe minoritato, kiu strebas diluiĝi kaj unuiĝi kun plimulto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« …la plej sukcesaj kaj la plej malsukcesaj anoj de minoritato, strebanta al asimiliĝo, estas ankaŭ la plej sentemaj al la tentoj de la amasa movado»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Mi ĉiam anis je malplimultoj. Mi ne havas sperton dum tuta mia vivo, eĉ unufoje, partopreni en ia ajn plimulto»
— Salman Rushdie