Simbolo estas aĵo, kiu estas ĝenerale rigardata kiel nature prezentanta aŭ elvokanta ian abstraktaĵon, ĉar ĝi posedas analogajn ecojn.
|
| « La fajro… estas la plej pova simbolo de la amaso. Same kiel ĝi, farinte detruadon, ĝi estingiĝas. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « [pri la arbaro] …ĝi iĝis simbolo de la armeo — la armeo staranta, kiu ekkuros ĉe neniuj kondiĉoj, kiu falos ĝis la lasta homo sen cedi eĉ spanon de la tero. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « La amasa simbolo de la francoj de la nova deveno estas ilia revolucio. La feston oni festas ĉiujare. Ĝi iĝis la vera festo de la nacia solenado. La 14-an de julio la nekonataj homoj povas danci unu kun alia surstrate. La popolo, kiu havas liberecon, egalecon kaj fratecon same malmulte kiel la aliaj popoloj, prezentas la aferon tiel, kvazaŭ nome ĝi ilin havas. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « La nacia unueco de Svislando estas nediskutebla. Patriotismo de la svisoj estas pli forta ol ĉe multaj popoloj, parolantaj en unu lingvo… Cetere ili havas la komunan amasan simbolon, ĉiam starantan antaŭ la okuloj kaj neŝancileblan kiel neniu alia el la naciaj simboloj: la montoj… En siaj pintoj disigitaj unu de la alia, malsupre la montoj konsistigas unuecan grandegan korpon. Ili estas unu korpo, kaj tiu ĉi korpo estas la lando. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Ĉe la homoj la mano, kiu jam ne forlasas la predon, transformiĝis je videbla simbolo de la potenco. “Li estas ĉe li en la manoj”. “Ĉio estas en niaj manoj”. “Ĉio estas en la mano de Sinjoro”. Similaj esprimoj estas disvastiĝintaj kaj kutimaj en ĉiuj lingvoj. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Kiam la faŭkoj kaj drakoj estis, tiel diri, ekstermitaj, por ili troviĝis simbola anstataŭigo — la malliberejoj. Pli frue, kiam ili estis nuraj turmentejoj, similecon kun la faŭko eblis spuri ĝis plej etaj detaloj. La infero aspektas same ĝis nun. La veraj malliberejoj inverse komencis aspekti sufiĉe puritanece: glateco de la dentoj konkeris la mondon, vere glataj estas muroj de la ĉelo, rompitaj nur per malgrandaj fenestretoj por lumo. Libereco por la malliberulo estas ĉio, kio troviĝas trans tiu flanko de la dense kunpremitaj dentoj, kiujn anstataŭigas la nudaj muroj de la ĉelo. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Vortoj estas siaspeca restarigo de informo, kiu okazas kun alta rapideco kaj povas ampleksi la tutan medion kaj la tutan sperton. Vortoj estas komplikaj sistemoj de metaforoj kaj simboloj, tradukantaj sperton al niaj elparoleblaj aŭ eksporteblaj eksteren sentoj. Danke al tradukado de senpera sensa sperto al voĉaj simboloj, eblas en unu momento veki kaj restarigi el memoro la tutan mondon. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| « Same kiel ĉe nivelo de la imagoj kaj informoj ne eblas distingo inter la spektakla kaj la simbola, ankaŭ ne eblas distingo inter la krimo kaj puno. » | — Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002] |
|
|
| « Simbolo ja estas la plej bona esprimo de iu esto, kiun ankoraŭ ne eblas esprimi alie ol per pli aŭ malpli proksima analogio. » | — Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj |
|
|
| « [pri valoro kaj senco de la religia simbolo] Kompreneble mi komprenigas ĉe tio ne simbolojn dogme stagnantajn kaj mortajn, sed simbolojn, estiĝintajn el la profundoj de la kreema nekonscio, propra al la viva homo. Nei grandegan signifon de tiaj simboloj povas, propre dirite, nur tiu, kiu konsideras kiel komenco de la monda historio hodiaŭan tagon. » | — Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj |
|
|
| « Racio ĉiam serĉas solvojn per plej racia, sinsekva, logika vojo kaj pri tio ĝi pravas koncerne ĉiujn mezajn situaciojn kaj problemojn, sed en la plej grandaj, decidaj aferoj racio estas nesufiĉa. Ĝi ne kapablas krei imagon, simbolon; simbolo estas malracia. Kiam racia vojo kondukas al sakstrato, kaj tio okazas ĉiam, pli aŭ malpli frue, tiam la solvo venas de tiu flanko, de kie oni ne atendas ĝin. » | — Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj |
|
|
| « Arketipo estas simbola formulo, kiu komencas funkcii ĉie, kie ankoraŭ ne ekzistas konsciaj nocioj aŭ kie ili pro internaj aŭ eksteraj kialoj tute ne eblas. » | — Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj |
|