Valoro estas grado, laŭ kiu iu aŭ io estas ŝatata pro siaj kvalitoj aŭ meritoj.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
|
| « Ĉiam valoras antaŭ ol fari ion ajn pripensi ĉu ĝi vundos alian personon pli ol tiom absolute necese. » | | « (angle) It's always worth while before you do anything to consider whether it's going to hurt another person more than is absolutely necessary. » | — John Galsworthy |
|
|
| « La kresko de la homa menso estas parto de la kresko de civilizo; ĝi estas la stato de civilizo en iu ajn momento, kiu determinas la amplekson kaj eblojn de homaj celoj kaj valoroj. La menso neniam povas antaŭvidi sian propran antaŭeniĝon. » | — Friedrich Hayek |
|
|
| « Mi kredas, malgraŭ ĉio, en la venko de vero. Mi kredas je la grava valoro, ĉi-poste netuŝebla, de tiuj malmultaj vere frataj viroj en ĉiuj landoj de la mondo, kiuj, en la oscilado de naciaj egoismoj, liberiĝas, ekstaras kaj elstaras, firmaj kiel la gloraj statuoj de Rajto kaj Devo. » | — Henri Barbusse |
|
|
| « Mi havis ofte la okazon esprimi mian opinion pri la valoro de la diversaj provoj de mondlingvo. Ĉiu el ili havas siajn apartajn bonajn kaj malbonajn flankojn, sed certe mi devas meti la lingvon Esperanto je la plej alta loko inter ĝiaj rivaloj. » | — Max Müller, "Novaj Lekcioj pri la Lingvoscienco" Letero al la eldonejo de "Posrednik" la 16-an de aŭgusto 1894. |
|
|
| « Daŭra ŝanĝo estas serio de kompromisoj. Kaj kompromiso estas bonaj, se viaj valoroj ne ŝanĝiĝas. » | | « (angle) Lasting change is a series of compromises. And compromise is all right, as long your values don't change. » | — Jane Goodall |
|
|
| « Mono similas sterkon; ĝi ne valoras, krom se ĝi disvastiĝas por kuraĝigi junajn aferojn kreski. » | | « (angle) Money is like manure; it's not worth a thing unless it's spread around encouraging young things to grow. » | — Thornton Wilder |
|
|
| « Ne timu la vivon. Kredu ke la vivo estas valora, kaj via kredo helpos krei la fakton. » | | « (angle) Be not afraid of life. Believe that life is worth living, and your belief will help create the fact. » | — William James |
|
|
| « Valoroj ne estas laŭmodaj eroj, kiuj estas hazarde interŝanĝitaj. » | | « (angle) Values are not trendy items that are casually traded in. » | — Ellen Goodman |
|
|
| « Triumfalisma kompania kapitalismo, finfine libera de la fantomo de komunismo, mobilizis sian ekonomian potencon senĉese marĝenigi ĉiujn nemerkatajn valorojn; subigi ĉiun aspekton de usona vivo al kompania "efikeco" kaj la fina rezulto; demonigi ne nur registaron sed la ideon mem pri publika servo kaj publikaj varoj. » | | « (angle) A triumphalist corporate capitalism, free at last of the specter of Communism, has mobilized its economic power to relentlessly marginalize all nonmarket values; to subordinate every aspect of American life to corporate "efficiency" and the bottom line; to demonize not only government but the very idea of public service and public goods. » | — Ellen Willis |
|
|
| « Ĉiam valoras antaŭ ol fari ion ajn pripensi ĉu ĝi vundos alian personon pli ol tiom absolute necese. » | | « (angle) It's always worth while before you do anything to consider whether it's going to hurt another person more than is absolutely necessary. » | — John Galsworthy |
|
|
| « Ekstazo estas la specifa eco de ĉia korpo, turniĝanta ĉirkaŭ si mem ĝis la perdo de la senco, danke al kio ĝi lumas en sia pura kaj malplena formo. La modo estas ekstazo de la bela: la pura kaj malplena formo de la turniĝanta estetiko. La simulaĵo estas ekstazo de la realo: sufiĉas nur ekspekti televidon — ĉiuj realaj eventoj sekvas unu la alian en tute ekstaza raportado, do en kapturnigaj kaj stereotipaj, malraciaj kaj recidivaj formoj, kiuj naskas ilian sensencan kaj senĉesan vicon. Ekstaza: tia estas objekto en la reklamo kaj konsumanto en ĝia spektado — tio estas cirkulado de la interŝanĝa kaj konsuma valoroj ĝis ilia malapero en la pura kaj malplena formo de la varomarko… » | — Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983] |
|
|
| |
|
| « La glorata movado de la nuntempo kaŭzis ne transmutacion de ĉiuj valoroj, kiel ni revis, sed dispersion kaj implektiĝon de la valoroj. Rezulto de ĉio ĉi iĝis la kompleta nedifiniteco kaj neebleco denove ekregi principojn de la estetika, la seksa kaj la politika difinado de la aferoj. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
| « Malantaŭ ĉia konvulsia movo de la moderna arto staras iu speco de inercio, io malkapabla eliri ekster siajn limojn kaj turniĝanta ĉirkaŭ sia akso, kun ĉiam pli kaj pli granda rapideco ripetante la samajn movojn. Stagnado de viva formo de la arto — kaj samtempe multiĝo, senorda inflacio de la valoroj, multnombraj varioj de ĉiuj antaŭaj formoj (kvazaŭ movoj de io jam morta). Kaj tio estas tute logike: kie estas stagnado, tie aperas metastazoj. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
| « La sama febreco, la sama frenezo, la sama ekstremo. Reklama eksplodo de la arto estas rekte ligita al malkapablo de iu ajn estetika pritakso. Kosto kreskas kiam mankas juĝo pri ĝi. Ni ĉeestas ĉe ekstazo de valoro. » | — Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990] |
|
|
| « Diferenco estas en tio, ke aliaj kulturoj pereis pro sia unikeco kaj tio estas bela morto, dum ni mortas pro la perdo de ajna unikeco, pro neniigo de ĉiuj niaj valoroj, kaj tio estas malbona morto. » | — Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010] |
|
|
| « Kiam propraj valoroj ne plu haveblas, necesas detrui tiujn de la aliaj. » | — Jean Baudrillard, “La melankolia Nietzsche”[1] [2002] |
|
Referencoj
- ↑ La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).