Mario Casas
Mario Casas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Mario Casas | |||||
Naskiĝo | 12-an de junio 1986 (38-jaraĝa) en Korunjo | ||||
Lingvoj | hispana • kataluna vd | ||||
Loĝloko | Korunjo • Esparreguera • Madrido vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Óscar Casas vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro televida aktoro filmaktoro modelo filmreĝisoro vd | ||||
Aktiva dum | 2005– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mario CASAS Sierra (Korunjo, 12a de junio 1986) estas hispana aktoro kaj reĝisoro, ricevinto de la Goya-premio al la plej bona protagonista aktoro pro la filmo No matarás (2020). Li populariĝis pro la televidaj serioj Sin miedo a soñar (2006-2007) kaj Los hombres de Paco (2007-2010) kaj pro la filmo Tres metros sobre el cielo (2010).
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]En 2006 li ricevis fiksan rolon en la porjunulara serio SMS. Samjare, li debutis en kino kun Antonio Banderas, kiu ebligis lian partoprenon en El camino de los ingleses. Pli gravaj roloj venis en 2009 ĉe Fuga de cerebros kaj Mentiras y gordas, ambaŭ biletvendaj sukcesoj. Post lia partopreno en la serio Los hombres de Paco, en kiu li ludis dum ses sezonoj (2007-2010) la rolon de la policano Aitor Carrasco, la 3an de decembro 2010 premieris la kinadaptaĵo de Tres metros sobre el cielo, al kio sekvis sekvaĵo Tengo ganas de ti (22a de junio 2012). Poste li partoprenis en la filmo Carne de neón, reĝisorita de Paco Cabezas, en kiu Mario ludis la rolon de la protagonisto, Ricky, junulo kun sociaj problemoj kiu renkontas kun sia patrino (Ángela Molina) elirinta el prizono. Ankaŭ en 2012 li estis protagonisto de Grupo 7 de Alberto Rodríguez.
Ekde januaro de 2012 ĝis februaro de 2013 li estis protagonisto, kun Blanca Suárez kaj Juanjo Artero, de la serio El barco. En majo 2013 alvenis al kinejoj La mula, filmita kvar jarojn antaŭe, nome en 2009. Pro tiu filmo li ricevis la premion Arĝentan Biznaga al plej bona protagonista aktoro en la Kinfestivalo de Malago. La 27an de septembro 2013 premieris Las brujas de Zugarramurdi, en kiu li estis akompanita de Hugo Silva kaj Pepón Nieto, inter aliaj.
En la somero 2013 li filmis inter Malajzio kaj Los-Anĝeleso sian unuan filmon en la angla nome Eden, de la reĝisoro Shyam Madiraju, en kiu li ludis la rolon de golulo nomita Félix. Samjare, kaj dum 2014 li partoprenis en dua internacia projekto nomita Los 33 (The 33), en kiu li ludas la rolon de ĉilia ministo kaptita en minejo, nome historio bazita sur la mineja akcidento de San José en 2010, akompanata de Juliette Binoche, Antonio Banderas, Martin Sheen, Rodrigo Santoro kaj James Brolin, inter aliaj. En decembro samjare premieris la filmo Ismael, reĝisorita de Marcelo Piñeyro, en kiu Mario ludas la rolon de juna patro kiu konas sian filon 8-jaraĝan por la unua fojo. En decembro 2015 premieris Palmeras en la nieve, filmita inter julio 2014 kaj januaro 2015, kiu iĝis la plej biletvenda filmo, superante Star Wars Episode VII: The Force Awakens.
Komence de 2015 ekfilmiĝis Toro de Kike Maillo kun Luis Tosar, kaj Mi gran noche de Álex de la Iglesia, kun la kantisto Raphael. En oktobro 2015 Mario ekfilmis Contratiempo, kun Bárbara Lennie, Ana Wagener kaj José Coronado, en kiu Mario ludas la rolon de Adrián Doria, premierita la 6an de januaro 2017. Unu monaton poste premieris lia tria filmo kun Álex de la Iglesia, nome El bar, en kiu Mario ludis la rolon de Nacho. En 2017 li aperis en Bajo la piel de lobo kiel protagonisto, nome Martinon. Fine de la sama jaro li filmis ankaŭ El fotógrafo de Mauthausen, biografia filmo pri la fotisto de la Dua Mondmilito nome Francesc Boix, en kiu Mario ludas la rolon de Boix. Por tiu rolo, li maldikiĝis ĉirkaŭ 12 kilogramojn por doni realismon al sia ludado.
En majo 2019 per la serio Instinto li revenis al la televido post ses jaroj, ludante Marco Mur, entreprenisto kiu suferas misordon kiu malhelpas lin rilati kun virinoj. En tiu projekto li kunlaboris kun sia frato Oscar Casas. En 2020 li estis protagonisto de du filmoj por Netflix: Hogar kaj El practicante. En oktobro 2020 li estis protagonisto de la filmo de David Victori No matarás, kun Milena Smit, pro kiu li ricevis la Goya-premion al la plej bona protagonista aktoro 1617 y con el Premio Feroz al mejor actor protagonista.18
En 2021 li revenis al televido kiel protagonisto de la serio de Netflix El inocente, kreita de Oriol Paulo en kiu li ludis la rolon de Mateo Vidal. Li partoprenis ankaŭ en la reveno de la serio Los hombres de Paco por Antena 3. Meze de 2022 oni ekkonis, ke i debutos kiel scenaristo kaj reĝisoro de la filmo Mi soledad tiene alas, kie li denove kunlaboris kun sia frato Óscar Casas kiel protagonisto kaj estis la grafitia etoso kiel ĉefa temo.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]Jaro | Titolo | Rolulo | Reĝisoro | Notoj |
---|---|---|---|---|
2006 | El camino de los ingleses | Moratalla | Antonio Banderas | |
2007 | Sintonía diario Pop | Iván | Guillermo Mieza | Kurto |
2009 | Fuga de cerebros | Emilio Carbajosa Benito | Fernando González Molina | |
Mentiras y gordas | Toni | Alfonso Albacete kaj David Menkes | ||
Paco | Paco | Jorge Roelas | Kurto | |
2010 | Tres metros sobre el cielo | Hugo «Hache» Olivera | Fernando González Molina | |
Dinero fácil | Jaime | Carlos Montero | Kurto | |
La wikipeli: miedo | Sergio | Jaume Balagueró | ||
2011 | Carne de neón | Ricky | Paco Cabezas | |
2012 | Tengo ganas de ti | Hugo «Hache» Olivera | Fernando González Molina | |
Grupo 7 | Ángel Lares Pacheco | Alberto Rodríguez | ||
2013 | Ismael | Félix Ambrose | Marcelo Piñeyro | |
Las brujas de Zugarramurdi | Antonio «Tony» | Álex de la Iglesia | Premio Feroz | |
La mula | Juan Castro Perez | Michael Radford | Premio Festivalo de Malago | |
2014 | Eden | Félix Arella | Shyam Madiraju | |
A lonely sun story | Óscar | Juanma Suárez | Kurto | |
2015 | Palmeras en la nieve | Kilian | Fernando González Molina | |
Mi gran noche | Adanne | Álex de la Iglesia | Premio Feroz | |
Los 33 | Álex Vega | Patricia Riggen | ||
2016 | Toro | Christian Toro | Kike Maíllo | |
2017 | Contratiempo | Adrián Doria | Oriol Paulo | |
El bar | Nacho | Álex de la Iglesia | ||
2018 | Bajo la piel de lobo | Martinon | Samu Fuentes | |
El fotógrafo de Mauthausen | Francesc Boix | Mar Targarona | ||
2019 | Adiós | Juan Santos | Paco Cabezas | |
2020 | Hogar | Tomás | David Pastor kaj Álex Pastor | Filmo por Netflix |
El practicante | Ángel Hernández | Carles Torras | ||
No matarás | Daniel Aranda | David Victori | Premio Feroz kaj Premio Goya | |
2021 | Amor a primera vista | Li mem | Ian Pons Jewell | Kurto |
2023 | Bird Box Barcelona | Sebastián | David Pastor kaj Álex Pastor | Filmo por Netflix |
2024 | Escape | N. | Rodrigo Cortés | Premierota |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kategorio Mario Casas en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mario Casas en la hispana Vikipedio.