[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Bedřich Smetana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bedřich Smetana
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1824 (1824-03-02)
en Litomyšl, Reĝlando Bohemio,  Aŭstra imperio
Morto 12-an de majo 1884 (1884-05-12) (60-jaraĝa)
en Prago, Reĝlando Bohemio,  Aŭstrio-Hungario
Mortokialo
Tombo tombejo de Vyšehrad Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj ĉeĥa
Loĝloko Bedřich Smetana Memorial Museum
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Aŭstrio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Akademia gimnazio Štěpánská Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Bedřich Smetana
Familio
Patro František Smetana (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Karel Smetana (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Bettina Smetanová (en) Traduki (1860–1884)
Kateřina Otylie Kolářová (en) Traduki (1849–1859) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 6
Parencoj Josef František Smetana (unuaranga kuzo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
pianisto
muzikinstruisto
pedagogo
dirigento
instruisto
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj The Bartered Bride
Má vlast
String Quartet No. 1
vdr

Bedřich SMETANA [ˈbɛdr̝ɪx ˈsmɛtana], esperantigite Bedrĵiĥ Smetana, konata eksterlande kiel Fridrich (Frederiko) SMETANA, (naskiĝis la 2-an de marto, 1824, mortis la 12-an de majo, 1884) estis ĉeĥa komponisto.

Smetana naskiĝis en Litomyšl. El liaj verkoj estas plej ofte ludataj la komika opero Vendita fianĉino kaj simfonio Vultavo el la ciklo Mia patrujo. La opero Libuŝo estas ludata nur ĉe solenaj okazaĵoj.

El lia riĉa verkaro la plej gravaj estas operoj: ,

  • Braniboři v Čechách (1862–1863, premiero 1866) La branderburgianoj en Bohemio
  • Prodaná nevěsta (1864–1866, premiero 1866) La vendita fianĉino
  • Dalibor (1866–1867, premiero 1868) Daliboro
  • Libuše (1869–1872, premiero 1881) Libuŝo
  • Dvě vdovy (1873–1874, premiero 1874) La du vidvinoj
  • Hubička (1875–1876, premiero 1876) La kiso
  • Tajemství (1877–1878, premiero 1878) La sekreto
  • Čertova stěna (1880, premiero 1882) La muro de la diablo
  • Viola (1872–1884) (nefinita).

En 1874 li nerve malsaniĝis kaj surdiĝis. Smetana mortis en Prago en 1884.

Ekde la 12-a de majo (dato de lia morto) ĉiujare okazas en Prago unumonata muzika festivalo Praga printempo, inaŭgurata ĉiam per Mia patrujo.

La operon Vendita fianĉino elsendis Verda Stacio inter la militoj en traduko de J. V. Šamla kaj post la milito en majstra traduko de Tomáš Pumpr (la teksto konserviĝis).

La vivon de Bedřich Smetana priskribas filmo El mia vivo, kie lin figuris Karel Höger.

Sondosieroj

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.