Bikács
Aspekto
Bikács [bikAĉ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Paks.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 35 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.6768/18.6676
- Loĝantaro: 470
- Poŝtkodo: 7043
- Telefonprefikso: 74
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Szekszárd. Paks troviĝas 15, Simontornya 12 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko, poste keltoj kaj romianoj alvenis. La unua mencio devenis el 1147. Post la turkoj la vilaĝo refondiĝis.
Vilaĝservoj estas poŝto, hotelo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka luterana preĝejo de 1736, pligrandiĝis en la 19-a jarcento
- protektata kampo
- fiŝkaptista lago
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Bikács naskiĝis skulptisto György Galántai.