Datumbazo
Etoso
Datumbazo estas kolekto de interligitaj datumoj uzataj de pluraj aplikaĵoj per datumbaz-manipuliloj (DBM). En PIV ankaŭ aperas la vorto datenbanko.
Ekzistas multe da manieroj organizi datumojn, kaj konsekvence tiom multe da tipoj da datumbazoj. Inter ili : hierarkia, reta, rilata, objektema, logika (decida)...
Nun la plej kutima modelo estas tiu de rilataj datumbazoj. Plej kutime oni rilatas kun ili per lingvo SQL. Ekzemploj de rilataj datumbaz-manipuliloj: Microsoft Access, Ingres, Oracle aŭ MySQL.
Datumbaza normigo estas teĥniko por dezajno de datumbazoj. Ĝi servas du celojn: la efika uzado de memoro kaj la evito de multnombra konservado de la samaj datumoj, ebla fonto de eraroj.