Gerd Reichenbach
Gerd REICHENBACH (naskiĝinta en 1940) estis iama gastejestro en Vajmaro (Germanujo) kaj tie sendube originalulo konata en la tuta urbo.
Sinprezento
Reichenbach estis speciala gastejestro kiu responsis inter 1979 kaj 2017 pri la tenado de la kafejo Euro Café.[1]. Okaze de sia 80-a datreveno naskiĝtaga li ĝuis honoriĝon kantan, pri kio raportis la gazeto "Thüringische Landeszeitung" en la 3.5.2020. En tiu ĉi artikolo li titoliĝis legenda ulo.[2] La gazeto "RathausKurier", oficiala periodaĵo municipa, simile taksis lin en sia eldono de la 30.1.2016.[3] Homoj pretaj eniri lian knajpon admiritis pro ilia kuraĝo.[4]
Venis la gastoj ne sole pro konsumemo sed pro travivemo de la gastejestro mem. Li eĉ garantiis epizodojn de spontenea aktorado sen kabarede malkritiki la gastojn! Pri li ankaŭ faritis filmeto en la serio Weimarleben.[5] En 2021 komponitis melodio pri la kafejo reichenbach-a.[6] Ĉe budo je Geleit-strato li ankoraŭ antaŭ sia kariero gastejestreca vendadis fiŝsandviĉojn - kun simila humuro. Klientino ĵus aĉetinta la laŭdire milionan fiŝsandviĉon senditis de Reichenbach al la magistrato por ricevi kuponon pri senkosta vojaĝo al Hamburgo. La oficialuloj nesciantaj eĉ kredis tion, kio poste evenditiĝis nura humuraĵo. Pri tio legeblis ĉe la gazeto "Weimarer Zeitung".
Ankaŭ piedpilkado de la sportklubo SC 1903 Weimar ŝatitis de Reichenbach kiel bredado de ekzotikaj birdoj. Li eĉ deklaris karnavale alinomon de sia lokalo je Ĉe la nuda papago.[7]
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gerd Reichenbach en la germana Vikipedio.
Notoj
- ↑ Michael Baar: Das Ende einer Legende: Letzter Kaffee um sechs bei Gerd, ĉe: Thüringer Allgemeine vom 30.12.2017
- ↑ https://www.thueringer-allgemeine.de/regionen/weimar/staendchen-fuer-kaffee-gerd-id229035525.html
- ↑ https://stadt.weimar.de/fileadmin/redaktion/Aktuell/rathauskurier/2016/RK-0116-WEB.pdf
- ↑ Wer in seine Kneipe geht, braucht Mut. Denn vor Gerds Scherzen ist niemand sicher. Doch Gerd hat auch eine andere, eine sanfte Seite. Kp. tie ĉi ĉe lichthaus.info
- ↑ https://www.1meter60-film.de/film-detail/cafe-gerd-weimarleben-2015/
- ↑ Jens Lehnert: "Ein musikalisches Denkmal für die Kaffestube in Weimar". Ĉe: TLZ, 21.4. 2021
- ↑ Michael Baar: "Das Ende einer Legende: Letzter Kaffee um sechs bei Gerd". Ĉe: TLZ, 30.12.2017