[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Gerd Reichenbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Text zu Gerd Reichenbach in der Thüringer Allgemeine vom 30. 12. 2017.jpg
gazetartikolo "Das Ende einer Legende", 2021

Gerd REICHENBACH (naskiĝinta en 1940) estas iama knajpestro en Vajmaro (Germanujo) kaj sendube urba originalulo.

Agadoj

Reichenbach estis speciala gastejestro kiu responsis inter 1979 kaj 2017 pri la tenado de la kafejo Euro Café kiun oni simple nomis ankaŭ Café Gerd[1]. Posteulis lin Sandra Herrmann.[2] En 2015 filmigis Solveig Kasten liajn agadojn ene de la serio WeimarLeben.[3] La aĵo pri Reichenbach tiam venkis kaj gajnis publikan premion okaze de la kvina eldono de la konkurso Quellinale organizita fare de la alternativa filmklubo Landcineasten.[4]

Okaze de la 80-a datreveno naskiĝtaga li ĝuis honoriĝon kantan, pri kio raportis la gazeto "Thüringische Landeszeitung" en la 3.5.2020. En tiu ĉi artikolo li titoliĝis legenda ulo.[5] La gazeto "RathausKurier", oficiala periodaĵo municipa, simile taksis lin en sia eldono de la 30.1.2016.[6] Homoj pretaj eniri lian knajpon admiritis pro ilia kuraĝo.[7]

Venis la gastoj ne sole pro konsumemo sed pro travivemo de la gastejestro mem. Li eĉ garantiis epizodojn de spontenea aktorado sen kabarede malkritiki la gastojn! Pri li ankaŭ faritis filmeto en la serio Weimarleben.[8] Michael Rötsch 2021 komponis melodio pri la kafejo reichenbach-a.[9] Ĉe budo je Geleit-strato li ankoraŭ antaŭ sia kariero gastejestreca vendadis fiŝsandviĉojn - kun simila humuro. Klientino ĵus aĉetinta la laŭdire milionan fiŝsandviĉon senditis de Reichenbach al la magistrato por ricevi kuponon pri senkosta vojaĝo al Hamburgo. La oficialuloj nesciantaj eĉ kredis tion, kio poste evendentiĝis nura humuraĵo. Pri tio legeblis ĉe la gazeto "Weimarer Zeitung".

Ankaŭ piedpilkado de la sportklubo SC 1903 Weimar ŝatitis de Reichenbach kiel bredado de ekzotikaj birdoj. Iam oni anoncis karnavale alinomon de sia lokalo je Ĉe la nuda papago kio tute ne ĝojigis la kafejestron mem.[10]

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gerd Reichenbach en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Michael Baar: Das Ende einer Legende: Letzter Kaffee um sechs bei Gerd, ĉe: Thüringer Allgemeine vom 30.12.2017
  2. fejsbuka sinprezento
  3. https://www.1meter60-film.de/film-detail/cafe-gerd-weimarleben-2015/
  4. http://landcineasten.net/quellinale.html
  5. https://www.thueringer-allgemeine.de/regionen/weimar/staendchen-fuer-kaffee-gerd-id229035525.html
  6. https://stadt.weimar.de/fileadmin/redaktion/Aktuell/rathauskurier/2016/RK-0116-WEB.pdf
  7. Wer in seine Kneipe geht, braucht Mut. Denn vor Gerds Scherzen ist niemand sicher. Doch Gerd hat auch eine andere, eine sanfte Seite. Kp. tie ĉi ĉe lichthaus.info
  8. https://www.1meter60-film.de/film-detail/cafe-gerd-weimarleben-2015/
  9. Jens Lehnert: "Ein musikalisches Denkmal für die Kaffeestube in Weimar". Ĉe: TLZ, 21.4. 2021
  10. Michael Baar: "Das Ende einer Legende: Letzter Kaffee um sechs bei Gerd". Ĉe: TLZ, 30.12.2017