[go: nahoru, domu]

Saltu al enhavo

Govio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Govio[1] (de france -govie, germane Gau, malnovgermane gouwe, gouwi) estis la nomo de regione limigebla setlejo de ĝermanoj. La vorto ĝis hodiaŭ estas uzata kiel ĝenerala termino de regionoj aŭ administraciaj unuoj. Plej ofte ĝi estas uzata kiel vortero aŭ pseŭdosufikso en geografiaj nomoj, i.a. en:

La distriktoj de la nazia partio NSDAP en la Germana Regno de 1925 ĝis 1945 estis dividitaj en govioj (Gaue) kun goviestro (Gauleiter) ĉe la pinto. Same la administraj disktriktoj en la Germana Regno de 1939 ĝis 1945 nomiĝis "regnaj (aŭ imperiaj) govioj" (Reichsgaue).

Notoj

  1. Reinhard Haupenthal, Klaro kaj elasto. Fest-libro por la 80a naskiĝ-tago de Fernando de Diego / eld. Irmi kaj Reinhard Haupenthal. Schliengen: Ed. Iltis 2003, p. 212. ISBN 3-932807-26-X.