Hidvégardó
Hidvégardó estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Edelény. Híd signifas: ponto.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 17 km²
- Alto super marnivelo: 167 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.5595/20.8406
- Loĝantaro: 680
- Poŝtkodo: 3768
- Telefonprefikso: 48
Situo
[redakti | redakti fonton]Hidvégardó situas en valo de rojo en la plej norda punkto de Hungario, laŭ la slovaka landlimo, laŭ traira flankovojo. Moldava nad Bodvou troviĝas 20, Szendrő 30, Edelény 45, Miskolc 65 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1283. Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. La vilaĝo refondiĝis en la 1730-aj jaroj. Post Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj vilaĝanoj el la gradbieno. En 1961 kolĥozo formiĝis. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolado ĉesis ĉe la limo. Aparta vojo funkcias al Turnianska Nová Ves.
Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kuracejo, dentokuracejo, apoteko, ambulanco, migra poŝto, gastejo, restoracio, drinkejo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana preĝejo el la 18-a jarcento
- baroka katolika Preĝejo Anunciacio (Hidvégardó) de 1777, tamen kun mezepoka deveno
- kapelo omaĝe al Sankta Anna
- statuo pri Johano Nepomuka
- kastelo de Gedeon el la 18-a jarcento, nun interrejo
- klasikisma nobeldomo de Papp de 1830
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Hidvégardó naskiĝis arkivisto Pál Tóth-Szabó.