Horloĝa turo
Horloĝturo estas specifa tipo de konstruaĵo, nome turo kiu gastigas turhorloĝon kaj havas unu aŭ pliajn horloĝflankojn sur la supraj eksteraj muroj. Multaj horloĝturoj estas liberstaraj strukturoj sed ili povas ankaŭ esti apudaj aŭ enaj de specifa konstruaĵo, kiel ekzemple preĝejo, urbodomo, palaco ktp.
Horloĝturoj estas ofta vidaĵo en multaj partoj de la mondo kaj estas ankaŭ multaj ikonaj konstruaĵoj. Unu ekzemplo estas la Elizabeta Turo en Londono (kutime nomata "Big Ben", kvankam strikte dirite tiu nomo apartenas nur al la sonorilo ene de la turo).
La unuaj turhorloĝoj estis mekanikaj. La horloĝturoj estis miritaj ekde antikvo pro sia estetiko. Rimarkindas ke plej parto de la loĝantaro ne havis horloĝojn ĝis almenaŭ meze de la 19a jarcento aŭ poste depende de la lando kaj regiono. La turhorloĝoj plenumis tiele funkcion transmiti kaj komuniki horon. La taŭga situo tiele estis en centroj kaj lokoj kun granda urba trafiko: el alto la turo permesis la aŭskultadon de la sonoriloj informante pri la horoj. Unu el la horloĝturoj plej antikvaj en Okcidento estis la Turo de la Ventoj en Ateno kie videblas en ĉiu el la flankoj de la oklatera turo po unu sunhorloĝo.
Ekde la fino de ĝia konstruado en 2012, la plej alta horloĝturo kaj la plej granda horloĝo en la mondo estas la Turoj Abraĝ al-Bajt, en Mekko, Sauda Arabio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Sonorhorloĝo
- Sonorilturo
- Kampanilo
- Minareto
- Su Song (ĉina inĝeniero kiu konstruis turhorloĝon dum la dinastio Song en Kajfengo)