Iridino
Iridino | ||
Plata kemia strukturo de la Iridino | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Iridino | ||
Iridino estas toksa substanco trovata en plantoj de la familio de la Iris germanica[1] | ||
Numerigo de la karbonaj strukturoj de la izoflavonoj. | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 491-74-7 | |
ChemSpider kodo | 4445090 | |
PubChem-kodo | 5281777 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blanka lumsensiva aŭ flaveca solidaĵo | |
Molmaso | 522,4554 g·mol-1 | |
Denseco | 1,558g cm−3 | |
Fandpunkto | 208°C | |
Bolpunkto | 833,5°C[2] | |
Refrakta indico | 1 659[3] | |
Ekflama temperaturo | 284,1 °C[4] | |
Acideco (pKa) | 5,96 | |
Solvebleco | Akvo:0,84 g/L | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R26 R36 | |
Sekureco | S36/37/39 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Iridino aŭ C24H26O13 estas organika kombinaĵo apartenanta al lal familio de la izoflavonoj. Ĝi estas blanka aŭ flaveca solidaĵo nature trovata en plantoj de la genro Iris florentina, Iris germanica, "Iris pallida" kaj Belamcanda chinensis. Kemie, iridino estas glukozido de la irigenino kaj povas izoliĝi elde pluraj specioj de iridoj tiaj kiaj "Iris versicolor", "Iris virginica" kaj "Iris kemaonensis".
La substanco estas toksa kaj ĉi-plantoj estas raportitaj kiel kaŭzantoj de venenigo en homoj kaj bestoj. Per malrapida varmigo kun natria hidroksido en akva medio iridino transformiĝas en "iretolo", produkto el la disvolvado de la iridino, "iridata acido" kaj formiata acido. Per distiliĝo de la iridata acido, oni estigas la "iridolo"n. Iridino estas nesolvebla en malvarma akvo, etanolo, duetila etero kaj kloroformo.[5]
Iridino estas indikata tiam kiam la intestoj ne funkcias bone rezultanta el hepato-torporeco aŭ kiam la fekaĵoj estas palaj, aparte kiam okazas en la intervaloj kun homoj kiuj suferas pri podagro. Iridino estas konsiderata milda infuzaĵo, multe pli milda ol la "podoflino" kaj pli fidinda tiam kiam necesas la konservadon de mallonga agado de la "kolagogo"[6] dum longatempa periodo.[7]
Sintezoj
[redakti | redakti fonton]Observo: Ĉiuj sintezoj rezultas en aldono de glukozo en la irigenina molekulo. Verdire, la sintezoj malsupraj estas nuraj komparaĵoj inter la kemiaj strukturoj en ambaŭ direktoj:
Sintezo 1
[redakti | redakti fonton]- Preparado ekde la gliciteino per aldono de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo, aldono de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de la fenila grupo, interŝanĝo de la hidroksila grupo je metoksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo, kaj aldono de metoksila grupo en la 5-a pozicio de la fenila grupo:
Sintezo 2
[redakti | redakti fonton]- Preparado per hidratigo de la iridino:
Sintezo 3
[redakti | redakti fonton]- Preparado ekde la kalikozino per aldono de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo, aldono de metoksila grupo en la 6-a pozicio de la kromenonila grupo, kaj aldono de metoksila grupo en la 5-a pozicio de la fenila grupo:
Sintezo 4
[redakti | redakti fonton]- Preparado ekde la pratenseino per aldono de metoksila grupo en la 6-a pozicio de la kromenonila grupo, kaj aldono de metoksila grupo en la 5-a pozicio de la fenila grupo:
Sintezo 5
[redakti | redakti fonton]- Preparado ekde la prunetino per aldono de metoksila grupo en la 6-a pozicio de la kromenonila grupo, interŝanĝo de la metoksila grupo je hidroksila grupo en la 7-a pozicio de la kromenonila grupo, aldono de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de la fenila grupo, interŝanĝo de la hidroksila grupo je metoksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo kaj aldono de metoksila grupo en la 5-a pozicio de la fenila grupo:
Sintezo 6
[redakti | redakti fonton]- Preparado ekde la retuzino per aldono de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo, aldono de metoksila grupo en la 6-a pozicio de la kromenonila grupo, forigo de hidroksila grupo en la 8-a pozicio de la kromenonila grupo, aldono de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de la fenila grupo, kaj aldono de metoksila grupo en la 5-a pozicio de la fenila grupo:
Sintezo 7
[redakti | redakti fonton]- Preparado ekde la tektorigenino per forigo de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de la fenila grupo, interŝanĝo de la hidroksila grupo je metoksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo kaj aldono de metoksila grupo en la 5-a pozicio de la fenila grupo:
Reakcioj
[redakti | redakti fonton]Observo: Ĉiuj reakcioj rezultas en forigo de glukozo el la iridina molekulo:
Reakcio 1
[redakti | redakti fonton]- Konvertado al gliciteino per forigo de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo, forigo de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de la fenila grupo, interŝanĝo de la metoksila grupo je hidroksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo, kaj forigo de metoksila grupo en la 5-a pozicio de la fenila grupo:
Reakcio 2
[redakti | redakti fonton]- Konvertado al iridino per senhidratigo:
Reakcio 3
[redakti | redakti fonton]- Konvertado al kalikozino per forigo de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo, forigo de metoksila grupo en la 6-a pozicio de la kromenonila grupo, kaj forigo de metoksila grupo en la 5-a pozicio de la fenila grupo:
Reakcio 4
[redakti | redakti fonton]- Konvertado al pratenseino per forigo de metoksila grupo en la 6-a pozicio de la kromenonila grupo, kaj forigo de metoksila grupo en la 5-a pozicio de la fenila grupo:
Reakcio 5
[redakti | redakti fonton]- Konvertado al prunetino per forigo de metoksila grupo en la 6-a pozicio de la kromenonila grupo, interŝanĝo de la hidroksila grupo je metoksila grupo en la 7-a pozicio de la kromenonila grupo, forigo de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de la fenila grupo, interŝanĝo de la metoksila grupo je hidroksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo kaj forigo de metoksila grupo en la 5-a pozicio de la fenila grupo:
Reakcio 6
[redakti | redakti fonton]- Konvertado al retuzino per forigo de hidroksila grupo en la 5-a pozicio de la kromenonila grupo, forigo de metoksila grupo en la 6-a pozicio de la kromenonila grupo, aldono de hidroksila grupo en la 8-a pozicio de la kromenonila grupo, forigo de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de la fenila grupo, kaj forigo de metoksila grupo en la 5-a pozicio de la fenila grupo:
Reakcio 7
[redakti | redakti fonton]- Konvertado al tektorigenino per forigo de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de la fenila grupo, interŝanĝo de la metoksila grupo je hidroksila grupo je en la 4-a pozicio de la fenila grupo kaj forigo de metoksila grupo en la 5-a pozicio de la fenila grupo:
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Science Direct
- A Modern Herbal: The Medicinal, Culinary, Cosmetic and Economic ...
- Edible Medicinal and Non-Medicinal Plants
- Fortschritte der Chemie organischer Naturstoffe
- Cell Biology and Instrumentation: UV Radiation, Nitric Oxide and Cell Death ...
- Encyclopedia of Plant Physiology
- Cancer Inhibitors from Chinese Natural Medicines
- Biochemisches Handlexikon
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dictionary of Flavonoids
- ↑ Chemical Book
- ↑ Chembk
- ↑ Chemsrc
- ↑ Proceedings of the Annual Meeting of the Missouri State Pharmaceutical Association
- ↑ Kolagogo estas medicina agento kiu antaŭenigas la elfluon de la galo el la sistemo, elpurigante ĝin eksteren.
- ↑ Chest of Books